Borgáta

vilaĝo en la departemento Vas (Vaŝ) de Hungario

Borgáta estas banloko, feriejo kaj vilaĝeto kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Celldömölk. Bor signifas hungare en la loknomo: vino.

Bazaj informoj

Situo

La ĉefvojo Sopron-Balatono preteriras la vilaĝon. La komunumo situas ĉe piedo de eksvulkano Somlyó (ŝomjO), laŭ rojo. Celldömölk troviĝas 15, Sárvár 18, Vasvár 30 km-ojn.

Historio

La unua mencio devenis el 1356 en formo "Oborgata". En 1964 oni trovis termalan akvon, sekve banejo formiĝis. Sur la montodeklivoj estas vinberoproduktado. Apud la vilaĝo kampadejo funkcias.

En Borgáta migra poŝto servas.

Vidindaĵoj