Bornholm

Bornholm [bɔʀnˈhɔlʔm], normdane: [b̥ɒnˈhʌlˀm] estas rokoza insulo en la Balta Maro, inter Svedio kaj Pollando; ĝi estas dana teritorio en tiuj orientaj provincoj, kiujn alie regas Svedio. La flago (neoficiala, iomete ŝerce uzata) kaj la dialekto indikas tion.

Bornholm
FlagoBlazono
insulo [+]

ŜtatoDanio

SituoBalta Maro
- koordinatoj, 14° 55′ O (mapo)55.12714.91455° 8′ N, 14° 55′ O (mapo)
Plej alta punktoRytterknægten [+]

Areo588,4 km² (58 840 ha)

Loĝantaro44 936 (1995)
Poŝtkodo3700 [+]

Bornholm (Danio)
Bornholm (Danio)
DEC
Bornholm
Bornholm
Map
Bornholm
Vikimedia Komunejo:  Bornholm [+]
vdr

Bornholm distancas ĉirkaŭ 150 km de la dana ĉefurbo Kopenhago, sed nur ĉirkaŭ 40 km de la sveda bordo. Pro sia distanco al la cetera Danio ĝi foje aperas sur mapoj de Danio en aparta kadro. Komunume apartenas al ĝi la insuletoj Christiansø, Frederiksø kaj Græsholm.

Ĉefaj entreprenoj sur la insulo estas perargila potfarado, horloĝego-, lakto- kaj fromaĝoproduktado, kaj fiŝado. Somere gravas la turismo.

Komunumoj

La plej grandaj komunumoj de Bornholm, ordigitaj laŭ sia loĝantaro je 2006-01-01:

UrboLoĝ.
Rønne14.043
Nexø3.772
Aakirkeby2.169
Hasle1.796
Allinge-Sandvig1.795
Svaneke1.176
Tejn1.046
UrboLoĝ.
Snogebæk793
Gudhjem788
Nyker754
Klemensker708
Muleby578
Østermarie543
Årsdale503
UrboLoĝ.
Lobbæk366
Balka300
Østerlars283
Pedersker278
Vestermarie268
Listed239
Nylars231

Vidu ankaŭ

  • Christiansø