Bosko de Boulogne

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bois-de-Boulogne (exo).

La Bosko de Boulogne (france bois de Boulogne) estas parko lokita en Parizo. Ĝi troviĝas en la 16-a arondismento de la franca ĉefurbo.

Bois de Boulogne
La "supra lago" (lac supérieur) en la Bosko de Boulogne
La "supra lago" (lac supérieur) en la Bosko de Boulogne
La "supra lago" (lac supérieur) en la Bosko de Boulogne
urba parkoarbaro
Situo

Geografia lokigo sur la mapo : Parizo

(Vidu la situon sur mapo : Parizo)
Bois de Boulogne
Geografia situo, 2° 15′ 8″ O (mapo)48.8634732.25219748° 51′ 49″ N, 2° 15′ 8″ O (mapo)
Map
Bois de Boulogne
Lando(j) Francio
UrboParizo
Urboparto16-a arondismento
Geografio
Areo846 hektaroj
Trajtoj
vdr

La bosko kovras vastan areon (proksimume 846 hektaroj) okcidente de Parizo, kaj konsistigas unu el la plej gravaj "pulmoj" de la ĉefurbo. Ĝi estas multe pli granda ol la Central Park de Novjorko aŭ ol Hyde Park en Londono. Antaŭ homa aranĝo, anstataŭ la bosko ekzistis la forsto de Rouvray.

Kore de la bosko, oni povas viziti la parkon de Bagatelle, sed ankaŭ menaĝerion aŭ vintroĝardenojn. Sed la bosko de Boulogne estas ankaŭ famkonata pro la nokta ĉeesto de prostituitinoj.

La Ĝardeno de alklimatiĝo (france Jardin d'acclimatation [ʒaʁdɛ̃ daklimatasjɔ̃]) estas 20 hektarojn vasta amuzparko por infanoj kun bestoĝardeno, kaj aliaj allogaĵoj lokita en la norda parto de la Bosko de Boulogne.

Mapo

Publikaj transportoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj