La 16-a arondismento (franceXVIe arrondissement) estas unu el la dudek arondismentoj de Parizo. Ĝi troviĝas sur la dekstra bordo de Sejno, kaj laŭ la stato de 2021 en la arondismento vivis 162 061 loĝantoj sur areo de 7,91 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 20 488 loĝantoj/km².
Oni ofte rigardas ĝin kiel la plej riĉa kaj la plej burĝa areo de Parizo. La 16-a arondismento estas la sola pariza arondismento kun du apartaj poŝtkodoj : 75016 sude kaj 75116 norde.
La arondismento entenas la faman avenuon Foch, kiu estas la plej larĝa vojo de la francaĉefurbo kaj cetere unu el la plej luksaj. La kvartalojAuteuil kaj Passy, ĉefe dediĉita al loĝejoj, ankaŭ situas tie. La 16-a arondismento gastigas multajn ambasadejojn. En la 16-a arondismento situas la stadiono Parc des Princes (tio estas la oficiala stadiono de la pariza futbala teamo Paris Saint-Germain), sed ankaŭ la stadiono Roland Garros.
La bosko de Boulogne, okcidente de la arondismento, administre apartenas al ĝi.