Bradley Joseph

Bradley JOSEPH (naskiĝis je 1965 en Willmar, Minesoto) estas usona komponisto, pianisto/klavinstrumintisto, muzik-aranĝisto, kaj registranta artisto. Aktiva ekde 1983, li ludis en diversaj rok-muzika bandoj tute tra la Usona Mezokcidento ĝis novepoka muzik-artisto Yanni dungis lin nevidante bazite sur sonbendo de liaj propraj komponaĵoj. Li estis ĉefa koncerta klavinstrumentisto kun Yanni tra ses ĉefaj turneoj kaj partoprenis en la multeplatenaj albumo kaj vidaĵo Yanni Live at the Acropolis (Yanni Viva ĉe la Akropolo) je 1993.[1] Li ankaŭ pasigis kvar jarojn kiel klavinstrumentisto kaj kun-muzika direktoro por Sheena EASTON.

Bradley Joseph
Persona informo
Naskiĝo2-an de septembro 1965 (1965-09-02) (58-jaraĝa)
en Birdinsulo
ŜtatanecoUsono
Alma materMinesota Ŝtata Universitato Moorhead
Okupo
Okupopianistokomponistokantoverkisto • ĵazmuzikisto • muzikdirektoro • diskografa artisto
TTT
Retejohttp://bradleyjoseph.com
vdr

La sola kariero de Joseph ekis je 1994, kiam li sendepende eldonis Hear the Masses (Aŭdu la Popolamason), elstarigante multe da liaj Yanni-aj sambandanoj. Tiu debuta albumo sekviĝis per Rapture (Ekstazo), instrumenta albumo registrita kun 50-peca orkestro kaj eldonita sur la Narada etikedo. Li produktis siajn sekvantajn sep albumojn sur lia propra disk-etikedo, Robbins Island Music (Robbins-Insula Muziko). Du el liaj albumoj, Christmas Around the World (Kristnasko Ĉirkaŭ la Mondo) kaj One Deep Breath (Unu Profunda Spiro), tenis poziciojn en la Ĉefa 100 radiofonio-listo de NAV. Lia muzika stilo etendiĝas de originalaj solaj pianverkoj ĝis plenformaj orkestraj komponaĵoj kaj aranĝaĵoj.[2] Kvankam okupata kun lia propra kariero, Joseph reunuiĝis kun Yanni je 2003 por la 60-urba Ethnicity (Etno) turneo, dum kiam si verkis The Journey Continues (La Vojaĝo Daŭras) post sonkontroloj. Li nomiĝis kiel unu el la "Dek Elstaraj Junaj Minesotanoj" je 2004.[3]

Referencoj