Brulatenco

intenca krima bruligo de konstruaĵo

Brulatenco estas la krimo komenci fajron kun malica intenco aŭ damaĝi konstruaĵojn, homojn, naturajn lokojn kaj vegetaĵaron. Krimbruligo ofte estas delikto kiu konsistas el ekbruligo de fajro kun kontraŭleĝa aŭ maljusta celo, karakterizita per fajrodetruo al la posedaĵo de aliaj, aŭ al la posedaĵo de la krimbruliganto kun la intenco de fraŭde postuli asekurprofitojn [1][2][3].

Usona edukreklama afiŝo de la Dua Mondmilito pri krimbruligo
Aŭtoj difektita de krimbruligo en Millwall, Tower Hamlets, Londono, dum tumultoj en Anglio en 2011.
La ruino de Studio 1 de Kyoto Animation atencbruligita fare de krimbruliganto
Fajrokamiono kiu estis ekbruligita dum la tumultoj en Tajlando en majo 2010

La motivo malantaŭ brulatenco varias. La ebleco de financa gajno povas instigi krimulojn serĉi falsajn asekurpagojn post ekbruligo [4]. Vandalismo ofte estas motivo malantaŭ junaj krimbruligantoj. Piromanio ankaŭ povas esti kaŭzo de brulatenco [5]. Venĝo ankaŭ povas esti motivo por brulatenco [6].

Krimbruligo estas laŭleĝa termino por brulatenco, kie la krimbruliganto endanĝerigas vivon aŭ vivoj estas perditaj kiel rezulto de la fajro. Brulatenco povas esti motivita aŭ neintencita, kio povas influi la aljuĝadon de puno [7].

Molotov-koktelo estas tipo de brulbotelo, kiu estas rapide, facile kaj malmultekoste farebla kaj tiel ĝi estas uzata ĉefe en ribeloj, gerilobataloj, stratobatalo aŭ por brulatenco. Ĉar la fajro plej ofte nur mallonge brulas kaj la brultemperaturo estas relative malalta, ankaŭ la bruliga efiko estas – kompare al aliaj armiloj – relative malgranda.

Referencoj

Eksteraj ligiloj