Akademia Premio por la Plej Bona Kinematografio • Akademia Premio por la Plej Bona Originala Scenaro • Akademia Premio por la Plej Bona Originala Muziko por Nemuzikalo
Butch Cassidy and the Sundance Kid estas 1969-a vesterno kiu rakontas pri bankrabistoj Butch Cassidy (rolata de Paul Newman) kaj lia helpanto la "Sundance Kid" ("La Sundanco-Knabo"; Harry Longabaugh rolata de Robert Redford). La filmo estas nur parte bazita de historia fakto, sed popularigis la legendojn de ĉi tiuj vesternaj kontraŭherooj.
La filmo estis direktita de George Roy Hill kaj produktita ĉe 20th Century Fox de John Foreman de scenaro de William Goldman. La filmmuziko estis farita de Burt Bacharach kaj la kameraado estis fare de Conrad L. Hall. Kune kun Newman kaj Redford, aperas en la film Katharine Ross, Stronther Martin, Henry Jones, Jeff Corey, Sam Elliott, Cloris Leachman, Ted Cassidy, Kenneth Mars, kaj Donnelly Rhodes.
La filmo gajnis Akademiajn Premiojn por plej bona kameraarto, plej bona muziko, plej bona filmmuziko, plej bona kanto, kaj plej bona verkado. Ĝi kandidatiĝis por tri pluajn: plej bona reĝisoro, plej bona filmo, kaj plej bona sono.
La filmo ankaŭ gajnis Premion BAFTA por plej bona filmo.