Cézembre

2° 4′ 17″ O / 48.67694 °N, 2.07139 °O / 48.67694; 2.07139 (mapo)

Cézembre estas marborda insulo situanta en golfeto de Saint-Malo en departemento "Ille-et-Vilaine". Surfaca je 18 hektaroj, ĝi ne estas loĝata, escepte de hotelo-restoracio malfermita dum somera sezono. La insulo estas sur la teritorio de Saint-Malo.

Cézembre
insulo
Insulo Cézembre vidata de navedŝipo
Oficiala nomo: Cézembre
ŜtatoFrancio Francio
RegionoBretonio
DepartementoIlle-et-Vilaine
Ĉefurbo"sen"
 - altecom s. m.
 - koordinatoj48° 40′ 37″ N 2° 4′ 17″ O / 48.67694 °N, 2.07139 °O / 48.67694; 2.07139 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco38 m s. m.
Longo0,700 km (0 mi)
Larĝo0,250 km (0 mi)
Areo0,18 km² (18 ha)
Loĝantaro(2010)
Geologia konsistoManika Markolo
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
akvejoManika Markolo
regiono-ISOFR-35
Vikimedia Komunejo: Cézembre

Geografio

Cézembre estas la plej granda insulo de la insuloj de la golfeto de Saint-Malo. Ĝi situas je 3,5 km de Saint-Énogat, en Dinard, kaj je 4 km de ĉirkaŭmura Saint-Malo. Plilonga laŭ sudokcidenta-nordorienta direkto, ĝi konsistas el du altebenaĵoj apartigitaj per profunda tranĉo. La insulo estas longa je 700 metroj, larĝa je 250 metroj. Ĝia kulmina punkto sen nomo, staras je 38 metroj. Estas plaĝo el fajna sablo suden, fronte al la kontinento, kaj roka kaj kruta bordo fronte al maro.

Historio

La vorto Cézembre signifas plej alta punkto en kelta lingvo. La insulo estis la orienta pinto de la estuaro de rivero Rance kaj verŝajne estis Segisama Briga en la praromia epoko, kie staris opidumo gardanta la enirejon de marborda rivero[1]. Cézembre tiam estis ligita al la kontinento. Ĝi estus fariĝinta insulo sekve de cunamo supozata en 709.

Fotoj

Eksteraj ligiloj

Bibliografio

  • Louis Motrot. (1992) L'histoire d'une île, Cézembre. Dinard: Danclau, p. 27. ISBN 2-907019-12-0.

Notoj kaj referencoj

Portalo pri insuloj
Portalo pri Saint-Malo
Portalo pri Naturprotektado