Cúchares

Francisco Arjona Herrera, alinome "Cúchares" [KUĉares] kaj "Curro Cúchares" (Madrido, 20a de majo 1818 - Havano, 4a de decembro 1868), estis hispana toreisto, filo de la banderilisto Manuel Arjona "Costuras", nevo de Francisco Herrera Rodríguez "Curro Guillén" kaj patro de la toreisto Francisco Arjona Reyes "Currito".[1]

Cúchares
Persona informo
Aliaj nomojCúchares
Naskiĝo20-an de majo 1818 (1818-05-20)
en Madrido
Morto4-an de decembro 1868 (1868-12-04) (50-jaraĝa)
en Havano
Mortokialoflava febro
TomboIglesia de San Bernardo
Lingvojhispana
ŜtatanecoHispanio
Familio
InfanoFrancisco Arjona Reyes
Okupo
Okupotoreisto
vdr

Li lernis estante knabo el majstro Pedro Romero. Li ekkarieris en 1840,[1] kiel banderilisto. Li estis toreistigita (alternativa) en aprilo 1842. Ekde tiam li estis rivalo de Paquiro, kaj poste de José Redondo "El Chiclanero". Dum tiu jardeko li estis favorito de granda parto de la sekvantaro, sed lia agado iom post iom dekadencis ĉar li suferis lezon en genuo.

Li estis la unua toreisto de la historio kiu iĝis brutobredisto de taŭroj.

En 1868 li veturis al Kubo (tiam hispana provinco) por profesiaj celoj, sed tie malsaniĝis je flava febro kaj mortis en Havano. En 1885 liaj restaĵoj estis translokigitaj al Hispanio kaj kuŝas en la preĝejo de Sankta Bernardo de Sevilo.

Li estis la unua toreisto de la historio kiu uzis la muletaon kiel arta rimedo. Antaŭe la muletao utilis precipe por prepari la taŭron por esti glave mortigita. Li ricevis kritikojn sed hodiaŭ ankoraŭ oni konas la toreadon kiel «arto de Cúchares».

Referencoj


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cúchares en la hispana Vikipedio.