Capsicum annuum

Capsicum annuum estas specio de la planta genro Capsicum indiĝena de suda Nordameriko kaj de norda Sudameriko.[1][2] Tiu specio estas la plej ofta kaj etende kultivata el la kvin eldomigitaj kapsikoj. La specio enhavas ampleksan varion de formoj kaj grandoj de kapsikoj, kaj mildaj kaj pikaj, game el dolĉa kapsiko al kapsiketo. Kultivaroj estas descendaj el la natura amerika birdokapsiko ankoraŭ troviĝanta en plej varmaj regionoj de Ameriko.[3] En la pasinto kelkaj lignecaj formoj de tiu specio estis nomataj C. frutescens, sed la trajtoj kiuj estis uzataj por distingi tiujn formojn aperas en multaj populacioj de C. annuum kaj ne estas klare rekoneblaj kiel la specio C. frutescens.[4]

Capsicum annuum

Nutrenhavo

La kapsikoj de la genro Capsicum estas tre riĉaj fontoj de kontraŭoksidantoj kaj vitamino C. La nivelo de karoteno, kaj de likopeno, estas naŭ fojojn pli alta en ruĝaj kapsikoj. Ruĝaj kapsikoj havas dufoje la enhavon de vitamino C de verdaj kapsikoj.[5]

Vidu ankaŭ

Notoj