Dolĉa kapsiko

Dolĉa kapsiko (konata ankaŭ kiel milda kapsikosonorila kapsiko en angla)[1] estas kultivaroj de la legoma specio Capsicum annuum.[2] Kultivaroj de tiu planto produktas fruktojn en diversaj koloroj, kiaj ruĝa, flava, oranĝa, verda, ĉokolad/bruna, vanil/blanka, kaj purpura. Dolĉaj kapsikoj estas foje grupigitaj kun malpli akraj kapsikovariaĵoj kiel "mildaj kapsikoj". Kapsikoj estas indiĝenaj de Meksiko, Centrameriko, kaj norda Sudameriko. La nervoj kaj semoj ene de dolĉaj kapsikoj povas esti konsumataj, sed kelkaj personoj trovas ties guston iom pli amara.[3] Kapsikaj semoj estis portitaj al Hispanio en 1493 kaj el tie disvastiĝis al aliaj landoj de Eŭropo, Afriko kaj Azio. Nuntempe, Ĉinio estas la plej granda kapsika produktanto de la mondo, sekve de Meksiko kaj Indonezio.

Diverskoloraj dolĉaj kapsikoj

Idealaj kreskokondiĉoj por dolĉaj kapsikoj estas varma grundo, ideale 21 al 29 °C (70 al 84 ), kio iĝas humida sed ne akvotroa.[4] Dolĉaj kapsikoj povas suferi pro abundo de humido kaj tro altaj temperaturoj.

Nutrenhavo

La kapsikoj de la genro Capsicum estas tre riĉaj fontoj de kontraŭoksidantoj kaj vitamino C. La nivelo de karoteno, kaj de likopeno, estas naŭ fojojn pli alta en ruĝaj kapsikoj. Ruĝaj kapsikoj havas dufoje la enhavon de vitamino C de verdaj kapsikoj.[5]

Produktado

Produktado de kapsikoj (tunoj)[6]
Lando2004200520062007
Ĉinio12,031,03112,530,18013,031,00014,033,000
Meksiko1,431,2581,617,2641,681,2771,690,000
Indonezio1,100,5141,058,0231,100,0001,100,000
Turkio1,700,0001,829,0001,842,1751,090,921
Hispanio1,077,0251,063,5011,074,1001,065,000
Usono978,890959,070998,210855,870
Niĝerio720,000721,000721,500723,000
Egiptio467,433460,000470,000475,000
Suda Koreio410,281395,293352,966345,000
Nederlando318,000345,000318,000340,000
Rumanio237,240203,751279,126280,000
Ganao270,000270,000277,000279,000
Italio362,430362,994345,152252,194
Tunizio255,000256,000256,000250,000
Alĝerio265,307248,614275,888233,000
Hungario126,133113,371206,419207,000
Maroko182,340190,480235,570192,000
Serbio*159,741167,477177,255150,257
Japanio153,400154,000146,900150,000
Israelo129,100134,700150,677136,000
Mondo24,587,12425,261,25926,252,90726,056,900
  • Noto: Serbio antaŭ 2006 inkludis Montenegron

Vidu ankaŭ

Bildaro

Notoj