Cardeñajimeno

Cardeñajimeno [kardenjaĥiMEno] estas loĝloko kaj municipo en la centro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos. La loĝloko Cardeñajimeno estas etimologie derivita el "Caradenia Ximeno Piscatore", aŭ sankta monteto sagrado de Simono Fiŝkaptisto.

Cardeñajimeno
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo09193
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro1 195  (2023) [+]
Loĝdenso100 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 3° 37′ U (mapo)42.330833333333-3.6216666666667 [+]
Alto922 m [+]
Areo12 km² (1 200 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00 [+]
Cardeñajimeno (Provinco Burgoso)
Cardeñajimeno (Provinco Burgoso)
DEC
Situo de Cardeñajimeno
Cardeñajimeno (Hispanio)
Cardeñajimeno (Hispanio)
DEC
Situo de Cardeñajimeno

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cardeñajimeno [+]
vdr

En 2015 ĝi aliĝis kiel asocia elemento al la Jakoba Vojo.

Geografio

Mapo de la komarkoj de Burgoso. Alfoz de Burgos, centre kaj malhelverde.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 12,17 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 175 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed poste rekuperiĝis pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo.

Ĝi distas nur 7 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj tial ĝi funkcias kiel ties dormurbo. Ĝi limas kun Burgos, Orbaneja Riopico, Castrillo del Val, Cardeñadijo kaj Carcedo de Burgos.

Historio

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Cardeñajimeno formis parton de la Alfoz y Jurisdicción de Burgos en la partido de Burgos, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos. La abato de la Monaĥejo de Sankta Petro de Kardenjo estis ordinara urbestro.

Aktualo

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj, kaj servoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de la Ĉieliro.

Vidu ankaŭ

Notoj