Cardeñuela Riopico

Cardeñuela Riopico [kardeNJŬEla rioPIko] estas loĝloko kaj municipo en la centro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos.

Cardeñuela Riopico
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
Poŝtkodo09192
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro109  (2023) [+]
Loĝdenso10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 3° 33′ U (mapo)42.359722222222-3.5577777777778 [+]
Alto933 m [+]
Areo11,3 km² (1 130 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00 [+]
Cardeñuela Riopico (Provinco Burgoso)
Cardeñuela Riopico (Provinco Burgoso)
DEC
Cardeñuela Riopico
Cardeñuela Riopico
Situo de Cardeñuela Riopico
Cardeñuela Riopico (Hispanio)
Cardeñuela Riopico (Hispanio)
DEC
Cardeñuela Riopico
Cardeñuela Riopico
Situo de Cardeñuela Riopico

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cardeñuela Riopico [+]
vdr

Geografio

Mapo de la komarkoj de Burgoso. Alfoz de Burgos, centre kaj malhelverde.
La preĝejo de Sankta Eŭlalia.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 11,30 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 109 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed poste rekuperiĝis pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo, fakte unue malpliiĝis el 300 loĝantoj ĝis nur 70 en 1991 kaj poste duobliĝis.

Ĝi distas 12 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas trafluata de la rivero Pico, kiu nomas la lokon. La municipo enhavas la loĝlokon Villalval [biljalBAL].

Historio

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Cardeñuela Riopicos formis parton de la Alfoz y Jurisdicción de Burgos en la partido de Burgos, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos. La abato de la Monaĥejo de Sankta Petro de Kardenjo estis ordinara urbestro.

Aktualo

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj kaj servoj kiel dormurbo. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Eŭlalia kun grava retablo.

Vidu ankaŭ

Notoj