Catherine Ashton

Catherine ASHTON, naskita la 20-an de marto 1956 en Upholland, estas angla politikisto. En 1999 ŝi ricevis neheredan nobelecon kaj de tiam nomiĝas, laŭ sia naskiĝloko, Baroness Ashton of Upholland.

Catherine Ashton
Persona informo
Catherine Ashton
Naskiĝo20-an de marto 1956 (1956-03-20) (68-jaraĝa)
en Up Holland, Anglio
Lingvojangla vd
ŜtatanecoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma materBedford College • Winstanley College vd
PartioBrita Laborista Partio vd
Familio
PatroHarold Ashton vd
PatrinoClare Margaret Ashton vd
Edz(in)oPeter Kellner vd
Infanoj2
Profesio
Okupopolitikistodiplomato vd
Aktiva enLondono vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Ashton de oktobro 2008 estas eŭropa komisionano pri komerco, kiel posteulo de Peter Mandelson. Je la 19-a de novembro 2009 ŝi estis elektita kiel la unua alta reprezentanto eŭrop-unia pri eksterlandaj aferoj kaj sekureca politiko. En 2014 ŝia sekvanto kiel alta reprezentanto iĝis Federica Mogherini.