Cervolanga asplenio

Cervolanga asplenio (Asplenium scolopendrium L.), ankaŭ simple cervolango, estas plantspecio el la familio de la Aspleniacoj (Aspleniaceae), al kiu apartenas ĉ. 720 specioj tutmonde.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
cervolanga asplenio
cervolanga asplenio (Asplenium scolopendrium)
cervolanga asplenio (Asplenium scolopendrium)
Biologia klasado
Regno:Plantoj Plantae
Divizio:Traĥepfito Tracheophyta
Klaso:Polipolopsidoj Polypodiopsida
Ordo:Polipodialoj Polypodiales
Familio:Aspleniacoj Aspleniaceae
Genro:Asplenio Asplenium
Specio:pli ol 700
cervolanga asplenio Asplenium scolopendrium
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Karakterizaĵoj

cervolanga Asplenio, ilustraĵo
Soroj kun sporoj

La (multjara) planto havas nedividitan, langoforman, brile verdan foliplaton, kiu kreskas 15 ĝis 45 (malofte eĉ ĝis 60) cm kaj estas vertikale staranta aǔ arke pendanta. La folioj kreskas el la rizomo funelforme. Tiuj folioj verdas dum la vintro, kaj la folioj, kiuj aperas dum la malfrua printempo estas helverdaj, la pli malnovaj folioj estas forte verdaj kaj ledaj. Sur la malsupra surfaco kreskas striformaj rustrobrunaj duoblaj soroj (grupoj de sporangioj, kiuj entenas la sporojn). La sporoj estas maturaj de junio ĝis septembro.

La kromosomonombro estas 2n = 72.[1]

Disvastigo

ornama vario kun ondaj foliaj randoj
kreskejo (norda deklivo en la malsupra valo de la rivero Bühler ie en la germana federacia lando Baden-Virtembergo

]]

Asplenium scolopendrium var. americanum

La cervolanga asplenio kreskas precipe ĉe maldensaj ĝis ombraj malsekaj deklivoj kun kalkaj kaj humusriĉaj grundoj. La ĉefaj arboj tie estas fraksenoj, aceroj kaj tilioj.La specio hejmiĝas en orienta Nordameriko, Eǔropo kaj orienta Azio. La cervolanga asplenio estas protektita en Ĝermanujo. Vidu ruĝan liston.

Taksonomio kaj sistematiko

Scienca sinonimoj por Asplenium scolopendrium L. estas Scolopendrium vulgare SM kaj Phyllitis scolopendrium (L.) NEWM., krome Biropteris antrijovisKÜMMERLE, Phyllitis antrijovis (KÜMMERLE) W. SEITZ}} kaj Asplenium scolopendrium subsp. antrijovis (KÜMMERLE) BROWNSEY & JERMY.[2]

En Nordameriko ankaŭ troviĝas du specialaj varioj [3]:

  • Asplenium scolopendrium var. americanum (FERNALD) KARTESZ & GANDHI: Ĝi kreskas en altecoj de 0 ĝis 100 m en Ontario, Alabamo, Miĉigano, Novjorko, Tenesio aj en la meksikia ŝtato Nuevo León.
  • Asplenium scolopendrium var. lindenii (HOOKER) VIANE, RASBACH, & REICHSTEIN}}: Ĝi troviĝas en la meksikiaj ŝtatoj Oaxaca kaj Chiapas kaj en Hispaniolo.

Kultivado kaj plantkuracado

En multaj ĝardenoj la cervolanga asplenio estas kultivata, precipe la formoj kun grandaj ondoj de la folioj [4] En la pasinteco la planto estas uzata kontraǔ malsdanoj de la lieno.

Referencoj

Literaturo

  • Haeupler, H. & T. Muer (2000): Bildatlas der Farn- und Blütenpflanzen Deutschlands. Ulmer-Verlag, Stuttgart. ISBN 3-8001-3364-4
  • Haeupler, H. & P. Schönfelder (1988): Atlas der Farn- und Blütenpflanzen der Bundesrepublik Deutschland. Ulmer-Verlag, Stuttgart. ISBN 3-8001-3434-9
  • Kremer, B. P. & H. Muhle (1991): Flechten, Moose, Farne. Steinbachs Naturführer, Mosaik-Verlag, München. ISBN 3-576-10762-2
  • Lexikon der Biologie. Bd. 4. Herder-Verlag, Freiburg, 1985. ISBN 3-451-19644-1

Eksteraj ligiloj