ChemChina

Ĉina Internacia Kemia KorporacioChemChina estas ĉina ŝtata kemia firmao kiu produktas agrikulturajn kemiaĵojn, kaŭĉukajn produktojn, kemiajn materialojn kaj bazajn kemiaĵojn (specialaĵkemiaĵoj uzitaj en vasta gamo de industriaj kampoj kaj petrolkemia pretigo. [1] En 2019, ĝi estis vicigita 144-a en la rangotabelo de Fortune Global 500-kompanioj [2]

ChemChina
Chinese state-owned enterprise • Chinese wholly state-owned enterprise vd
Dum2004 - nekonata/nuntempe
Jura formocentral state-owned enterprise
FondintojRen Jianxin vd
SidejoPekino
LandoPopola Respubliko Ĉinio
Posedata deRegistaro de Ĉinujo vd
filiaj kompaniojAdama Agricultural Solutions Ltd. • Pirelli • Syngenta • China National BlueStar vd
TTTOficiala retejo
vdr

Antaŭ la fino de 2016, ChemChina havis 10,800 registritajn patentojn.

Historio

ChemChina komenciĝis kiel malgranda tinkfabriko nomata Bluestar fondita de Ren Jianxin en 1984 kun prunto de 10 000 juanoj. [3] Ren kreis la ChemChinan negocan konzernon prenante kontrolon de pli ol 100 ŝtataj kaj ekonomie afliktitaj fabrikoj ĉie tra Ĉinio, dum la registaro tenis proprieton. Li evitis maldungi troajn laboristojn deturnante ilin por labori ĉe la restoracioĉeno Melan Noodles. Li alportis profesiajn konsultistojn al la administrado de la firmao, kaj turnis la komercon en unu el la plej dinamikaj entreprenoj en Ĉinio. [4]

Meze de 2016, ChemChina aĉetis 100% de la akcioj de la itala pneŭfabrikisto Pirelli por proksimume 7,7 miliardoj da dolaroj.

En februaro 2016 sciiĝis, ke Ĉinio konsentis aĉeti Syngenta, svisan kompanion pri semoj kaj pesticidoj, por 43 miliardoj, kio estas la plej granda akiro de eksterlanda kompanio. [5] [6]

En majo 2017, la agentejo Reuters raportis ke diskuto okazas koncerne la fuzion kaj firmiĝon de ChemChina kaj Sinochem, tiel preterpasante merkatgvidantojn kiel ekzemple BASF, en interkonsento kun valoro de proksimume 120 miliardoj da dolaroj. [7]

Filioj

Referencoj

Eksteraj ligiloj