Chevron

usona multnacia konzerno

Koporacio Chevron (angle : Chevron Corporation) estas usona multnacia konzerno, komercanta pri energio, aktiva en pli ol 180 landoj. La korporacio antaŭe estis nomita "Standard Oil of California", la firmao ĉefsidejo situas en la grandurbo de San Ramon en Kalifornio. Chevron estas engaĝita en la tuta industrio de gaso, nafto kaj geoterma energio. Inkluzive de naftoesplorado, produktado kaj rafinado, merkatado kaj distribuo, produktado kaj vendo de kemiaĵoj kaj elektrogenerado. Chevron estas unu el la plej grandaj firmaoj en la mondo, kaj estas vicigita tria en la rangotabelo de firmaoj de la revuo Fortune por 2014.

Chevron
Chevron
naftofirmao • entrepreno • publika kompanio • ĉeno de benzinejoj vd
Dum1879 - nekonata/nuntempe
AntaŭuloStandard Oil Company of California
Jura formoakcia kompanio
SidejoSankta Rajmondo
LandoUsono
Estr(ar)oMike Wirth • Perry
Dungitoj48 600 (stato: 2018)
Agokamponafto
ISIN-kodoUS1667641005
Posedata deChevron vd
filiaj kompaniojTexaco • Chevron (Canada) • Chevron (Australia) • Chevron (Netherlands) • ExtraMile vd
Posedataj kompaniojTexaco • 1500 Louisiana Street • Chevron Phillips Chemical • Coalinga Solar Power Plant vd
TTTOficiala retejo
vdr

En novembro 2022, la akcioj de la firmao atingis historian maksimumon, la valoro de la firmao ŝvebis al $ 336 miliardoj.

Agadkampoj kaj naturo de agado

La plej signifaj agadkampoj de la firmao estas la Okcidenta marbordo de Usono, la Golfa Marbordo de Usono, Sud-Orienta Azio, Sud-Koreio, Aŭstralio kaj Sud-Afriko. En 2010, la firmao vendis mezume 3,1 milionojn da bareloj tage da produktoj kiel dizelo, benzino kaj jetkarburaĵo. Alia signifa areo de agado por la korporacio estas la Permia Baseno en Okcidenta Teksaso.

Renovigebla energio

Laŭ publikaĵoj en la scienca revuo Energy Strategy Reviews [1] kaj en NS Energy [2] agado de Chevron pri renoviĝebla energioestas marĝena kaj nekonsiderinda kompare kun sia tradicia agado en la kampo de petrolo kaj gaso. Laŭ ĉi tiuj publikaĵoj, Chevron havas neniun celon, vizion aŭ planon transiri al renoviĝanta energio.

La 16-an de marto 2021, plendo estis registrita en Usono kontraŭ Chevron por kontinua kaj sistema reklamado celanta trompi publikon. La ĉefa aserto estas, ke la publikaĵoj de Chevron kreas malveran reprezenton de kompanio, kiu komercas pri pura kaj renovigebla energio, kiam praktike, inter la jaroj 2010 kaj 2018, Chevron investis nur 0,2% en renovigebla energio [3].

Respodenco de la klimata krizo

Studo de la Climate Accountability Institute publikigita en la gazeto The Guardian [4] montras, ke krom Saudi Aramco, la nacia naftokompanio de Sauda Arabio, ekzistas neniu firmao kiu elsendis pli da forcej-efikaj gasoj ol Chevron. Laŭ la studo, Chevron respondecas pri la emisio de pli ol 43 miliardoj da tunoj da forcej-efikaj gasoj.

Chevron, kiel pluraj aliaj grandaj gas- kaj naftokompanioj, estas devigita defendi sin kontraŭ serio de procesoj por pago de kompenso por klimatŝanĝaj damaĝoj (marnivela plialtiĝo, sekecoj, fajregoj, inundoj, ktp.). La komuna pretendo al ĉi tiuj procesoj estas, ke la kompanio Chevron sciis, jam antaŭ 50 jaroj aŭ pli, la danĝerajn konsekvencojn por siaj agadoj kaj malgraŭ tio, investis multe da mono ĝuste por kaŝi la informojn de la publiko kaj disvastigi dubon kaj malfidon al la scienco, ĉio ĉi por ke ĝiaj enspezoj ne estus damaĝitaj [5].

Inter la entoj jurpersekutantaj Chevron estas Novjorko, Delavaro, Rod-Insulo kaj pli. [6] [7]

Unu el la plej grandaj investdomoj, kiu administras ĉirkaŭ 90 miliardojn da dolaroj, decidis forigi la akciojn de la kompanio Chevron, kaj de kelkajn aliajn petrol- kaj gas-kompaniojn, kaj tio pro la uzo, kiun ili faris de ilia potenco por prokrasti mezurojn por malhelpi la klimatan krizon [8].

Damaĝo al la medio

Media damaĝo en Ekvadoro

Naftopoluo en Lago Agrio en novembro 2007

En 2003, proceso kontraŭ Chevron estis prezentita en ekvadora tribunalo fare de lokaj loĝantoj por 28 miliardoj USD. La loĝantoj akuzis ke la ĵeto de miliardoj da usonaj galjonoj (68,000,000 kubaj metroj) de produktita akvo en la Amazonon kaŭzis malsanon kaj la detruon de arbaroj kaj riveroj [9][10][11] Chevron deklaris, ke ili finis purigi la poluon kaŭzitan de Texaco (filia kompanio de Chevron), ke la poluado fakte estas rezulto de la agadoj de ekvadora naftokompanio, kaj ke la interkonsentoj de 1998 kun la ekvadora registaro sendevigas la firmaon. de ajna respondeco.

En 2011, la loĝantoj de Ekvadoro gajnis proceson por 8,6 miliardoj da dolaroj, pro sia aserto por la perdo de kultivaĵoj kaj farmbestoj kaj pliiĝo de kancero-procentoj [12][13]. La plendantoj diris ke la kvanto ne estis sufiĉe por kompensi la damaĝon kaŭzitan de la firmao [14]. Post pliaj pledoj al la tribunalo, la kvanto donita al la loĝantoj al la loĝantoj pliiĝis al 18 miliardoj da dolaroj, kaj rezulte Chevron prezentis alian apelacion al la Nacia Kortumo de Ekvadoro. La apelacio estis malakceptita. [15] Ĉi tiu proceso estas konsiderata la unua fojo, kiam lokaj loĝantoj sukcese jurpersekutis internacian kompanion en la lando, kie okazis la poluado [16][17][18]. Chevron nomis la proceson "ĉantadintrigo" kaj rifuzis pagi la monpunon.

En novembro 2013, la Internacia Tribunalo de Arbitracio verdiktis en favoro de Chevron kaj ĝia filia kompanio, la naftokompanio Texaco. La tribunalo trovis Chevron ne kulpa de mediaj aferoj en Ekvadoro [19].

En marto 2014, usona juĝisto de la distrikta kortumo Lewis A. Lewis deklaris [20] ke la ĉefa advokato por la homoj de Ekvadoro (Steven Donziger) uzis "koruptajn rimedojn", inkluzive de devigo, subaĉeto, monlavado kaj aliaj krimoj, por akiri la verdikton en Ekvadoro en 2011. Sed li ne juĝis pri la baza afero, t.e. la media afero. Kvankam verdikto en Usono ne influas la tribunalon en Ekvadoro, tiu ĉi verdikto blokis la eblecon postuli damaĝojn de la kompanio Chevron en tribunaloj en Usono. Steven Donziger petis la tribunalon kaj poste estis malkovrita ke Chevron pagis ŝlosilan atestanton en la kazo por lia atestaĵo, kiun li koncedis estis malvera [21][22].

En aprilo 2015, Amazon Watch publikigis videobendojn kiuj venis laŭ la raporto de eksponinto de korupto ene de Chevron. En la videoj, oni povas vidi laboristojn kaj konsultistojn lokalizi naftopoluadon ĉe lokoj en la parto de Amazono ene de la teritorio de Ekvadoro - kiujn Chevron asertas estis purigitaj jarojn pli frue. Tiuj videoj estis rekonitaj kiel legitimaj fare de la jura konsilado de Chevron kiu eĉ postulis havi ilin reen [23]. Sed laŭ la kompanio, la videoj montras rutinajn provojn por difini la amplekson de naftoputoj. La kompanio ankaŭ asertis, ke ne eblas determini el la filmoj ĉu la ejoj viditaj en ili estas respondeco de Chevron aŭ respondeco de ĝia iama partnero - Petroecuador. Laŭ la organizo Amazon Watch, la videoj inkluzivas mapon konfirmantan, ke la koncernaj ejoj ja apartenas al Chevron, kaj ili enhavas intervjuojn kun vilaĝanoj loĝantaj en la areo sub la respondeco de Chevron [24].

En septembro 2018, internacia tribunalo verdiktis en favoro de Chevron, deklarante ke Ekvadoro malobservis siajn devojn en diversaj internaciaj traktatoj. La tribunalo decidis, ke la monpuno de 9,5 miliardoj da dolaroj pro poluado, kiun la Ekvadora Supera Kortumo trudis al la kompanio Chevron, "estis akirita per fraŭdo, subaĉeto kaj korupto kaj baziĝis sur asertoj jam aranĝitaj de la Respubliko de Ekvadoro jarojn antaŭe." La jura konsilisto de Ekvadoro intencas turni sin al la Internacia Kortumo, dirante "Ĝi ĝenas min ke la tribunalo petas al la ŝtato nuligi verdikton donitan en unu el ĝiaj tribunaloj kiel parto de konflikto inter du privataj kompanioj." [25]

Chevron daŭre ekspluatas petrolon de la Amazonio. La rafinejoj El Segundo (Kalifornio), Pascagoula (Misisipo), kaj Richmond (Kalifornio) ĉiuj prilaboras petrolon de Amazonio. En 2015 El Segundo estis la plej granda rafinejo en Usono, prilaborante 54,463 barelojn je tago [26].

Naftoverŝoj en Angolo

En 2006, la agadoj de Chevron en Afriko estis kritikitaj kiel ekologie mankhavaj fare de reprezentantoj de 130 niĝeriaj komunumoj, esploristoj, ĵurnalistoj kaj aktivuloj [27]. En 2002, Angolo postulis 2 milionoj USD en kompenso por naftopoluoj supoze kaŭzitaj de Chevron, la unuan fojon ĝi monpunis internacian entreprenon funkciigantan en siaj akvoj [28].

Kompromisoj sub la usona leĝo de puraero

Chevron estis jurpersekutita pro poluado kiu superis kio estis permesita laŭ la Pura Aero-Leĝo en Usono. La 16-an de oktobro 2003, kompromiso estis atingita pri elspezado de proksimume 275 milionoj da dolaroj en favoro de instalado de ekipaĵo kaj uzado de la plej nova teknologio en 5 rafinejoj. Ĉi tiu ĝisdatigo estas atendita redukti poluajn aerajn emisiojn je proksimume 10,000 tunoj jare [29]. En 2000, Chevron pagis monpunon de 6 milionoj da dolaroj, kaj tio krom helpi financi klinikon por la traktado de aerpoluodamaĝo kaj aliaj operacioj en la totala kvanto de 1 miliono da dolaroj. La monpuno kaj kromaj pagoj estis rezulto de la operacioj de Chevron en El Segundo, Kalifornio [30] .

Referencoj

Eksteraj ligiloj