Chiclayo

Ĉiklajo (hispane: Chicalyo) [ĉiKLAjo] estas metropolo, diocezo kaj signifa universitata urbo en norda Peruo, en Provinco Chiclayo, en Departemento Lambayeque. Ĝi estas ankaŭ departementa ĉefurbo, krome ĝi apartenas al urbaro.

Chiclayo
urbo • urbego

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
Poŝtkodo14000–14013
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro552 508  (2017) [+]
Loĝdenso89 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 79° 50′ U (mapo)-6.7629611111111-79.8366138888896° 46′ S, 79° 50′ U (mapo) [+]
Alto27 m [+]
Areo6211 km² ( 621 100 ha) [+]
HorzonoUTC-05:00 [+]
Chiclayo (Peruo)
Chiclayo (Peruo)
DEC
Chiclayo
Chiclayo
Situo de Chiclayo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chiclayo [+]
vdr

Bazaj informoj

Geografio

Ĉiklajo situas 13 kilometrojn al la interno de la Pacifika Oceano. Trujillo (Peruo) troviĝas 174, Chimbote 291, Callao 659, Limo 652, Kusko 1142, Arekipo 1401, Tacno 1626 km.

Historio

Vido en Ĉiklajo
Katedralo en Ĉiklajo

La komunumo estis fondita en 1720 fare de hispanoj proksime al grava prahistoria arkeologia ejo. La origina loknomo estis "Santa María de los Valles de Chiclayo". Ĝi estis deklarita urbo en 1835.

Ekonomio

En la proksimaj kampoj oni okupiĝas pri produkto de sukerkanoj, kotonoj kaj rizoj. Ĉiklajo estas la ĉefa komerca centro de Lambayeque.

Trafiko

Ĉiklajo havas internacian flughavenon, krome trakuras Tut-Amerika Ŝoseo al Piura kaj Trujillo (Peruo), fine estas mallonga vojo al la haveno.

Klimato

Ĉiklajo havas varman kaj tre sekan dezertan tropikan klimaton, la suno brilas la tutan jaron.

Vojo en Ĉiklajo
Mapo pri urboj en Peruo, kie estas trovebla Ĉiklajo en proksimeco de la oceano
Merkato de Ĉiklajo

Vidindaĵoj

Fontoj