Chiquetete

Antonio José CORTÉS Pantoja, plej bone konata laŭ sia spektakla nomo Chiquetete [ĉikeTEte] (Algeciras, 26a de julio 1948-Sevilo, 16a de decembro 2018),[1] estis hispana kantisto de flamenko.

Chiquetete
Persona informo
NaskonomoAntonio José Cortés Pantoja
Aliaj nomojChiquetete • Antonio Cortes "Chiquetete"
Naskiĝo26-an de julio 1948 (1948-07-26)
en Algeciras
Morto16-an de decembro 2018 (2018-12-16) (70-jaraĝa)
en Sevilo
Mortokialokorhalto
Lingvojhispana
ŜtatanecoHispanio
Familio
Edz(in)oRaquel Bollo
Okupo
Okupokantisto • diskografa artisto
vdr

Antonio José Cortés Pantoja, Chiquetete, estis filo de Manuela Pantoja Cortés, nome el familio de flamenkaj artistoj. Li naskiĝis en Algeciras en familio de ciganoj, kiu poste translokiĝis al Sevilo kiam li estis nur 8-jaraĝa. Estante nur 12-jaraĝa li ekludis formante parto de la ensemblo "Los Algecireños" —poste nomitaj "Los Gitanillos del Tardón"— kun Manuel Molina Jiménez kaj Manolo Domínguez el Rubio. Tiam li adoptis artan nomon Chiquetete de sia patrinflanka onklo kaj patro de la poste fama artistino Isabel Pantoja, nome Juan Pantoja Cortés, kiu estis forminta flamenkan triopon nome Trío de los gaditanos kun Florencio Ruiz Lara kaj Manuel Molina el Encajero, kaj kiu siavice estis adoptinta la artan nomon de sia patro, Pipoño de Jerez, sed poste estis konata kiel "Chiquetete de Jerez" ĉar najbarino devana el Alicante nomis lin valencilingve "xiquet" [infano].

Kombinante sian karieron kun la triopo kun kantado en diversaj festivaloj, en 1976 li atingis la Premion Mairena del Alcor. Post tio li ekkarieris soloe per la registrado de la disko "Triana despierta" kun Paco Cepero kaj Enrique de Melchor.[2]

Li pluis kiel kantisto de flamenko ĝis en 1980, per sia disko "Altozano", ŝanĝis sian karieron kaj eniris en ĝenron de romantika balado kun nur influo flamenka.[3] Lia dua disko tiuetape, nome Tú y yo, de 1981, enhavis ankoraŭ tradiciajn pecojn kiel "bulería", fandangoj kaj "soleares". En 1988 li publikigis Sevilla sin tu amor, kiu enhavis unu el liaj plej grandaj sukcesoj: nome la sevillana «A la puerta de Toledo». Unu jaron poste li publikigis Canalla, kun pecoj komponitaj de Juan Pardo, kiu jam ne atingis komercan sukceson.

En la 1990-aj jaroj li ankoraŭ publikigis tri diskojn, sed lia kariero malaltiĝis.

Diskaro

  • Gitano yo he nacío (1977)
  • Amada, amante (1977)
  • Triana despierta (1979)
  • Altozano (1980)
  • Tú y yo (1981)
  • Aprende a soñar (1982) - Disco de Platino en España
  • Ser amante (1983) - Disco de Platino en España
  • Eres mía (1984) - Disco de Oro en España
  • Bohemio en el amor (1986)
  • Madrugada (1987)
  • Sevilla sin tu amor (1988)
  • Canalla (1989)
  • Profesor de sueños (1991)
  • Torero de las estrellas (1992)
  • Por un beso (1993)
  • Sigo siendo río (1995)
  • Grandes Éxitos (1995)
  • Y quién puede ser (2000)
  • Andaluz (2002)
  • Como la marea (2004)
  • La magia de una voz (2017)[4]

Notoj