Christian Darbellay

svis-devena inĝeniero kaj esperantisto

Christian DARBELLAY (naskiĝis la 9-an de majo 1952 en Liddes, Svisio) estas svis-devena inĝeniero kaj esperantisto ekde 1976, vivanta ekde 1977 en Germanio.

Christian Darbellay
Persona informo
Naskiĝo9-an de majo 1952 (1952-05-09) (71-jaraĝa)
en Liddes
LingvojEsperantofranca
ŜtatanecoSvislandoGermanio
Okupo
Okupoesperantisto
vdr

Darbellay estis ĝenerala sekretario de la Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE) 1981-1987 kaj en 1981 eldonis leksikonon kun biografioj kaj bibliografioj de Esperant-lingvaj sciencistoj.

En 1996 li estis ĉeforganizinto de la 1-a Hansa Esperanto-Tago, kiu okazis 5 fojojn ĝis 2000. Li ankaŭ organizis 7 Germanajn Esperanto-Kongresojn en 1994, kaj de 2002 ĝis 2008.

De 1983 ĝis 1986 li estis komitatano A de Universala Esperanto-Asocio (UEA) por ISAE, de 1995 ĝis 2004 por Germanio. Li estas dumviva membro de UEA.

Verkoj

  • 1981: Kiu estas kiu en scienco kaj tekniko 1981. Neuss: Darbellay 1981, 275 p.

Eksteraj ligiloj