Chucho Valdés

Dionisio de Jésus „Chucho“ Valdés Rodríguez (* 9-an de oktobro 1941 en Havano, Kubo) estas kuba pianisto kaj komponisto de latinida kaj moderna ĵazo, kiu laboras pri ligoj inter kuba kaj aliaj muzikĝenroj. Li estas unu el la plej famaj kubaj ĵazmuzikistoj[1].

Chucho Valdés
Persona informo
NaskonomoDionisio Jesús Valdés Rodríguez
Aliaj nomojChucho Valdés
Naskiĝo9-an de oktobro 1941 (1941-10-09) (82-jaraĝa)
en Quivicán
ŜtatanecoKubo
Familio
PatroBebo Valdés
Okupo
Okupokomponistopianisto • ĵazmuzikisto • universitata instruisto • diskografa artisto
TTT
Retejohttp://www.chucho-valdes.com
vdr

Vivo kaj verkado

Valdés devenas de pianisto-familio: Bebo Valdés estas lia patro; lia patrino ankaŭ estas pianisto, same kiel lia filo Chuchito Valdés. Li komencis pianludi en la aĝo de tri jaroj kaj en 1950 li sukcesis la enirekzamenon por la konservatorio en Havano. Kiel junulo li ludis en la dombando de Club Tropicana, kies muzikestro li fariĝis. En la aĝo de dek ses li jam estris propran ensemblon. Ekde 1963 li muzikis kun Arturo Sandoval kaj Paquito D'Rivera, kun kiuj li fondis en 1967 la Orquesta Cubana de Música Moderna [kuba orkestro de moderna muziko]. Per ĉi tiu ensemblo li prezentis proprajn komponaĵojn kiel sian „Misa Negra“ (1969). En 1970 li prezentis je la pola ĵazfestivalo Jazz Jamboree en Varsovio. Kun Sandoval kaj D’Rivera li fondis en 1973 la ensemblon Irakere, kiu en 1978 prezentis je la Ĵazfestivalo de Montreux kaj la Ĵazfestivalo de Newport. Valdés, kiu estis la ĉefa komponisto de la grupo, plue estris ĝin ankaŭ post la eliĝo de Sandoval kaj D’Rivera. Post kiam li ekhavis kontrakton kun Blue Note Records, li fokusigis siajn prezentadojn kaj sonregistradojn je kvaropaj, triopaj kaj soloaj projektoj. Krom tio li laboris kiel gastmuzikisto de Roy Hargrove. La estradon de Irakere li transdonis en 1998 al sia filo Francisco.

Valdés funkcias ekde 1980 kiel prezidanto de la Ĵazfestivalo de Havano, fondita de li. Li estas profesoro kaj estro de la pianofako de la Instituto Superior de Arte. Krome li instruas ĉe la Escuela Nacional de Arte de Kubo, sed ankaŭ ĉe la Konservatorio Berklee College en Usono

Valdés publikigis ĝis nun 31 sondiskojn, el kiuj kvin ricevis Gramion. Li disponas pri tre fortika, frazoriĉa ludo, en kiu li enfluigas latinamerikan harmoniaron kaj nigrulan ritmaron.

Li estas honorcivitano de Ponce (Porto-Riko) kaj de la usonaj urboj Los-Anĝeleso, San-Francisko, Nov-Orleano[2] kaj Madison.

Aprilon de 2003 Valdés apartenis al grupo de elstaraj kubaj kulturverkantoj, kiuj subskribis Malferman Leteron publikigitan en la gazeto Granma de la Komunisma Partio de Kubo, kiu estis direktita al amikoj de Kubo en la tuta mondo kaj kiu rifuzis internacian kritikon de la politiko pri homaj rajtoj kiel kontraŭkuba kalumniado:[3] La semajnojn antaŭe ŝtatprezidanto Fidel Castro igis - post ondo de arestoj nomita „nigra printempo“ - kondamni 75 kritikemajn ĵurnalistojn kaj defendantojn de civitanaj rajtoj je longtempaj malliberigoj kaj punmortigi tri junajn kubanojn post la frakasita provo de ŝiporabo, ankaŭ post rapidprocesoj.[4]

Konsultlibra noto

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Referencoj