Chudenice

13° 10′ 26″ O / 49.46667 °N, 13.17389 °O / 49.46667; 13.17389 (mapo)

Chudenice (germane Chudenitz, ankaŭ Chudienitz) estas kampurbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en regiono Plzeň, distrikto Klatovy 11 km nordokcidente de Klatovy. Vivas ĉi tie 761 loĝantoj (2024).

Chudenice
germane Chudenitz
kampurbo
Vido al Chudenice el belvedero Bolfánek
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Chudenice
ŜtatoĈeĥio Ĉeĥio
RegionoRegiono Plzeň
DistriktoDistrikto Klatovy
Administra municipoKlatovy
Historia regionoBohemio
MontaroŜvihova montetaro
SituoChudenice
 - alteco488 m s. m.
 - koordinatoj49° 28′ 00″ N 13° 10′ 26″ O / 49.46667 °N, 13.17389 °O / 49.46667; 13.17389 (mapo)
Areo21,13 km² (2 113 ha)
Loĝantaro761 (2024)
Denseco36,02 loĝ./km²
Unua skribmencio1200
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo339 01 ĝis 340 12
NUTS 3CZ032
NUTS 4CZ0322
NUTS 5CZ0322 556378
Katastraj teritorioj4
Partoj de kampurbo5
Bazaj setlejunuoj5
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Chudenice
Retpaĝo: www.chudenice.info/umchudenice/
Portalo pri Ĉeĥio

Historio

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1200. Ĝia historio estas tre mallarĝe kunigita kun nobela familio de Černínidoj, al kiuj la municipo seninterrompe apartenis ekde la unua duono de la 13-a jarcento ĝis la jaro 1945. Lasta posedanto de la chudenica senjorujo estis Evžen III. Černín z Chudenic (devenanta el branĉo de Vrchlabí, aŭ ankaŭ alie morzina), al kiu tiu ĉi senjorujo estis konfiskita en la jaro 1945 surbaze de la tn. dekretoj de Beneš, sed ne kiel al kunlaboranto kun germanoj, sed pro lia germana ŝtata civitaneco.

En la jaro 1592 la municipo estis pro merito de Humprecht Černín (li validigis sian influon al imperiestro Rudolfo la 2-a) avancita fare de imperiestro Rudolfo la 2-a al kampurbo kun rajto de blazono, sigelilo kaj foiro. Ekde la 10-a de oktobro 2006 estis al la municipo tiu ĉi statuso redonita.

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj

Partoj de kampurbo

  • Chudenice
  • Bezpravovice
  • Býšov
  • Lučice
  • Slatina

Personecoj de kampurbo

Naskiĝintoj

  • Josef Rejcha (1752–1795 en Bonn), ĉeĥa muzika komponisto kaj violonĉelisto
  • Václav Rubeška (1854–1933 en Prago), akuŝisto kaj ginekologo, profesoro de Universitato de Karolo
  • Jaroslav Kvapil (1868–1950 en Prago), poeto, dramisto kaj reĝisoro
  • Jan Roubal (1880–1971 en Prago), entomologo de la monda signifo

Pluaj personecoj

  • Josef Dobrovský, antaŭa lingvosciencisto kaj renaskiginto restadis en Chudenice en la jaroj 1817–1828 kiel edukisto kaj instruisto de grafo Eugen Černín kaj hodiaŭ li havas en ĉi tiea kastelo muzeon

Memorindaĵoj

  • Malnova černína kastelo – municipa kastelo kun daŭra ekspozicio; la kastelo estas lulilo de familio de Černínidoj kaj en la pasinteco vizitadis ĝin personecoj kiel Božena Němcová, Josef Dobrovský, Karel Hašler ka., sed por vidi estas ne nur iliaj personaj aĵoj, sed ankaŭ konservita devena inventaro
  • Muzeo de Josef Dobrovský – en la areo de Černína kastelo, por vidi estas naskoĉambro de Jaroslav Kvapil, ekspozicio de naskiĝinto el Chudenice kaj entomologo Jan Roubal kaj ĉambrego de metioj
  • Preĝejo de sankta Johano Baptisto
  • Belvedero Bolfánek – turo de eksa pilgrima preĝejo de Sankta Wolfgang kun belega belvido al Šumava, Bohemia arbaro kaj ĉirkaŭaj municipoj
  • Kastelo Lázeň – devene banloka domo en la 19-a jarcento alikonstruita en empiran kastelon

Pluaj fotoj