Cibin

Cibin [ĉibIn] estas rivero en Transilvanio (Rumanio). Ĝi fluas laŭ la norda flanko de Karpatoj proksimume de okcidento al oriento, estas flanka rivero de Olt kaj longas ĉirkaŭ 80 km.

Cibin
Cibin en kvartalo Turnișor de Sibiu
rivero
Bazaj informoj
SituoDistrikto Sibiu (Rumanio)
Longeco82 km
Fluo
FontoCindrel-montaro
EnfluejoOlt, ĉe Tălmaciu
Geografio
Trairataj urbojGura Râului, Orlat, Sibiu, Șelimbăr
Alfluantoj
- DekstrajRâul Mare, Valea Cărbunarului, Valea Mare, Mărăjdia, Valea Lupului, Trinkbach, Valea Aurie, Valea Săpunului, Sebeș, Pârâul Argintului, Tocilelor, Pârâul Sărății, Sadu, Lungșoara
- MaldekstrajRâul Mic, Breaza, Pârâul Negru (Râul Săliște), Rusciori, Hârtibaciu
Fluo sur la mapo de Rumanio
Fluo sur la mapo de Rumanio
vdr

La germanlingva malplimulto de la regiono nomas la riveron Zibin [cibIn]; ĝia hungara nomo estas Szeben. Ĝi trafluas la urbon Sibiu. Alfluas ĝin la riveretoj Sadu (germane Zoodt), Hârtibaciu (Harbach), Trinkbach kaj Rossbach.