Ciklono Nargis

La ciklono Nargis estis la unua ciklono, kiu frapis Birmon post la ciklono Mala en 2006. Ĝi formiĝis la 27-an de aprilo 2008 meze de la Bengala Golfo, en la norda Hinda Oceano kaj damaĝegis la plej grandan urbon kaj haven metropolon, Rangunon.

Satelita bildo de la ciklono Nargis

Kronologio

  • Vendredon, la 2-an de majo 2008: alveninte de la Bengala Golfo, la ŝtormo trapasis la sudokcidentan marbordon de Birmo, kaj malfrue vendredvespere la ventoj atingis rapidecon de 190 ĝis 240 km/hore.

Materia bilanco

Ranguno estis grave detruita, sed ankaŭ Iravadio, Pegu, kaj la ŝtatoj Môns kaj Karen[1].

Laŭ la Ruĝa Kruco, pluraj marbordaj vilaĝoj estis tute neniigitaj.

Homa bilanco

Laŭ la birma televido la ciklono mortigis pli ol 15 000 homojn. [2]

Laŭ la tajlanda ministro pri eksteraj aferoj, mortis pli ol 30 000 homoj.

Laŭ novaĵoj de la 7a de majo: 22 500 mortintoj, kaj oni kulpas la militistan reĝimon ne antaŭvidi la katastrofon kaj ne agadi protekte la loĝantaron.[3]

Laŭ novaĵoj de la 17a de majo: 133 000 mortintoj aŭ malaperintoj, kio kilas ke tiu katastrofo estas la plej terura el la tuta historio de Birmo.[4]

Referencoj

Bibliografio