Claire Bloom

Patricia Claire BLUME, OBI (naskiĝis la 15-an de februaro 1931), pli bone konata laǔ aktorina nomo Claire BLOOM, estas angla kina kaj teatra aktorino kies kariero daǔris ĉirkaǔ ses jardekojn. Ŝi estas konata pro ĉefaj roloj en teatraĵoj kiel A Streetcar Named Desire, A Doll's House, kaj Long Day's Journey into Night, kaj ŝi stelulis en preskaǔ sesdek filmoj.

Claire Bloom
Persona informo
Claire Bloom
Naskiĝo15-an de februaro 1931 (1931-02-15) (93-jaraĝa)
en Finchley
Lingvojangla vd
ŜtatanecoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma materReĝa Centra Lernejo de Parolo kaj DramoGuildhall School of Music and Drama vd
Familio
GefratojJohn Bloom vd
Edz(in)oHillard Elkins • Philip RothRod Steiger vd
InfanojAnna Steiger vd
Profesio
Okupoaktoro • aŭtobiografo • teatra aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum1948–2020 vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

Post infanaĝo en militfrapita Anglio, Bloom studis teatron. Ŝi ekkarieris en la Londona teatraro kiam ŝi estis mur deksesjaraĝa kaj tuj havis rolojn en kelkaj teatraĵoj de Shakespeare, ekzemple Hamlet, en kiu ŝi ludis la rolon de Ofelia apud Richard Burton. Pri ŝia Julieta en Romeo kaj Julieta, la kritikisto Kenneth Tynan asertis, ke temas pri "la plej bonkvalita Julieta kiun mi iam vidis". Post ŝi ludis la rolon de Blanche DuBois en A Streetcar Named Desire, ties aǔtoro, Tennessee Williams, asertis, "Mi deklaras min absolute enamiĝinta al Claire Bloom".

Kun Charlie Chaplin en Limelight (1952).

En 1952, Bloom estis malkovrita de la Holivuda kinisto Charlie Chaplin por kunsteluli kun li en Limelight. Dum sia kinkariero, ŝi aktorinis kun multnombraj ĉefaj aktoroj, kiel Richard Burton, Laurence Olivier, John Gielgud, Paul Scofield, Ralph Richardson, Yul Brynner, George C. Scott, James Mason, Paul Newman kaj Rod Steiger.

En 2010, Bloom ludis la rolon de la Reĝino Mary en la brita filmo The King's Speech. Ŝi estis nomumita Commander of the Order of the British Empire (CBE = OBI) en 2013 pro servoj al teatro.

Eksteraj ligiloj