Claude Picasso

Claude Ruiz PICASSO (15-an de majo 1947 - 24-a de aŭgusto 2023) estis franca fotisto, direktoro de fotografio, kinreĝisoro, vidartisto, grafikisto, kaj negocisto. Li estas filo de Françoise Gilot kaj Pablo Picasso[1] kaj plej aĝa frato de Paloma Picasso; laŭ deziro de Gilot, li estis nomita laŭ Claude Gillot, pionira rokoka artisto kaj mentoro de la artisto Jean-Antoine Watteau.[2] Lia nomo estis Claude Gilot ĝis aĝo de 12 jaroj.[3] En 1968 li renkontiĝis kun Sara Lavner (Schultz), junulino el Brooklyn. Sara kaj Claude geedziĝis en 1969 kaj divorcis en 1972.[4] Li estis fotisto en Novjorko kiam lia patro mortis. En tiu tempo, li estis trapasinta periodon de malproksimiĝon el sia patro pro la publikigo de la memorlibro de sia patrino Life with Picasso. La heredo de lia patro tamen montriĝis sufiĉe grava kaj li establis la "Picasso Administration"[5] por zorgi pri la kopirajto kaj aliaj juraj aferoj. Forta persekutado de kopifarado rezultis en la fakto, ke en Vikipedio ne eblas montri bildojn de la pentraĵoj de lia patro, dum ja oni rajtigas fari ĝin en la anglalingva Wikipedia aŭ el aliaj pentristoj, se temas pri pentraĵoj pli ol unu jarcenta.

Claude Picasso
Persona informo
NaskonomoClaude Gilot
Naskiĝo15-an de majo 1947 (1947-05-15)
en Boulogne-Billancourt,  Francio
Morto24-an de aŭgusto 2023 (2023-08-24) (76-jaraĝa)
en Ĝenevo,  Svislando
Lingvojhispana
ŜtatanecoFrancioHispanio
Familio
PatroPablo Picasso
PatrinoFrançoise Gilot
Frat(in)ojPaulo Picasso • Paloma Picasso • Maya Widmaier-Picasso
Edz(in)oSydney Vandecar Russel • Sara Lavner
InfanoJasmin Picasso
ParencojMaria Picasso y López
José Ruiz y Blanco
Lola Ruiz Picasso
Okupo
Okupofilmreĝisorofotisto • fotoĵurnalisto • entreprenisto
vdr

Claude loĝis en Novjorkio inter 1967 kaj 1974. Li estis helpofotisto de Richard Avedon dum preskaŭ unu jaro, kaj studis kinarton kaj surscenejikon en Actors Studio. Li laboris ankaŭ kiel fotoĵurnalisto de Time Life, Vogue kaj Saturday Review.[6]

Notoj