Cogorno

komunumo de Italio

Cogorno (ligure:Cogörno) estas urbo de Italio. Ĝi situas en la regiono Ligurio kaj la provinco Ĝenovo, kiu ekde 2015 oficiale nomatas metropola urbo Ĝenovo. Fine de 2023 en la komunumo vivis 5 673 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Carasco, Chiavari, Lavagna kaj Ne (Italio).

Cogorno
Cogorno
komunumo de Italio
Ŝtato Italio
Regiono Ligurio
ProvincoGE Ĝenovo
Geografia situo, 9° 21′ O (mapo)44.3333333333339.3544° 20′ N, 9° 21′ O (mapo)
Alto super marnivelo38 m [+]
Areo9 km²
Loĝantaro5673 (2023)
Loĝdenso625 loĝantoj/km²
SubdividaĵojSan Salvatore, Panesi, Monticelli, Breccanecca
Najbaraj komunumojCarasco, Chiavari, Lavagna kaj Ne (Italio)
PatronoLaŭrenco de Romo
Festa tago10-a de aŭgusto
Poŝtkodo16030
Imposta kodoC826
Kodo laŭ ISTAT010018
Telefona prefikso0185
RetpaĝoOficiala retejo
Loko en mapo

Map

vdr

Kristanisma patrono de la komunumo estas la sankta Laŭrenco de Romo, kies religia memortago, la 10-a de aŭgusto, sekve estas la komunuma festotago.

Laŭ la itala klasifiko por sisma agado, Cogorno estis atribuita al zono 3 kiu signifas, ke la urbo situas en sisme malpli aktiva zono[1].

Historio

La originoj de la urba areo datas de la antaŭromia epoko. Ĝi estis posedata de la sinjoroj de Cogorno, posteuloj de la familio Fieschi, sinjoroj de la proksima komunumo Lavagna. En 1203 la familio Fieschis mem cedis la feŭdon al la Ĝenova Respubliko.

Tre gravis la alianco kun la papoj Inocento la 4-a kaj Hadriano la 5-a, ambaŭ el la Fieska familia branĉo, kio permesis la konstruadon de la samnoma baziliko en la vilaĝo San Salvatore.

Enmigrado

Laŭ la datumoj de la itala statsitka agentejo ISTAT (ĝis la 31-a de decembro 2017), loĝas 264 eksterlandaj civitanoj en Cogorno [2], dividitaj jene laŭ devenlandoj, listigante la plej signifajn ĉeestojn:

Edukado

En San Salvatore troviĝas unu el la plej gravaj lernejoj en la regiono Tigulio kaj Val Fontanabuona: il Villaggio del Ragazzo (la knaba vilaĝo), fondita en 1960 de la sacerdoto Don Nando Negri, estas la plej granda lerneja centro en la valo (infanĝardeno, elementa lernejo, mezlernejo kaj profesia instituto).

Esperanto

En San Salvatore okazis plurjara eksperimento (1983–1988) dum kiu oni instruis Esperanton[3].

Fotogalerio

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj