Kolumbao

(Alidirektita el Colm Cille)

Sankta Kolumbao (naskita la 7-an de decembro 521, mortinta la 9-an de junio 597, en la irlanda lingvo Colm Cille) estis Irlanda misiisto, kiu helpis la rekristaniĝon de Skotlando kaj norda Anglio. Li iĝis la unua kristana sanktulo kiu naskiĝis en Irlando.

Sankta
Kolumbao
Sankta Kolumbao antaŭ la fortikaĵo de la pikta reĝo Bridei
Sankta Kolumbao antaŭ la fortikaĵo de la pikta reĝo Bridei
Persona informo
Columba
Naskiĝo7-an de decembro 521 (0521-12-07)
en Graflando Donegal
Morto9-an de junio 597 (0597-06-09) (75-jaraĝa)
en Iona
TomboIona vd
Religiokristanismo vd
Lingvojlatina vd
LoĝlokoGraflando Donegal vd
ŜtatanecoGaelic Ireland vd
Familio
PatroFeidhlimidh (?) vd
PatrinoEithne of Leinster vd
Profesio
Okupomonaĥo • misiisto vd
Laborkampokristanismo vd
Verkado
VerkojCathach of St. Columba vd
Sanktulo
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
bildo de Sankta Kolumbao en preĝeja vitralo

Sankta Kolumbao naskiĝis en Gartan, proksime al Lough Gartan (Donegal), en la regno Tír Chonaill, kiu troviĝis en la nord-okcidento de Irlando. Li monaĥiĝis kaj nelonge poste iĝis sacerdoto. Laŭtradicie, ĉirkaŭ 560 li disputis kun Sankta Finnian, al kiu inter ili apartenas kopio de psalmaro. En eble la unua disputo pri kopirajto en la mondo, tiu disputo eĉ kondukis al batalo en 561, dum kiu multaj mortis. ege bedaŭrante la granda vivoperdon, li decidis puni sin mem per la plej akra metodo imagebla: ĉiama ekzilo el Irlando. Kaj li ĵuris fari tiom da konvertoj, kiom mortis pro li. En 563 li kreis monaĥejon en la insulo Iona (irlande "Oileán Í"), en la okcidento de Skotlando, kiu iĝis lia bazo por lia misiado en tiu lando.

Oni havas multajn legendojn pri liaj mirakloj dum la konverto de la popolo pikta de tiu epoko. Inter iuj estas la plej malnova citaĵo pri la monstro de Loch Ness (Loĥ-Nes), kiun Sankta Kolumbao laŭdire venkis per la signo de la kruco.

La festotago de Sankta Kolumbao estas la 9-a de Junio. Kun Sankta Patriko kaj Sankta Briĝido li estas unu el la tri patronoj de Irlando.

Eksteraj ligiloj