Psalmaro

libro de la hebrea Biblio

Psalmaro estas unu el la libroj de la Malnova testamento, kiu enhavas la bibliajn psalmojn. Kopiitaj aŭ presigitaj versioj de ĝi ofte enhavas ankaŭ aliajn kantojn, kaj ofte muziko por ilia kanto en kristanaj monaĥejoj. Iuj mezepokaj psalmaroj estas inter la plej belaj artaĵoj de sia epoko. Ĉar tiuj libroj estis multekostegaj, monaĥoj ofte faris psalmarojn tiel grandaj, ke tri monaĥoj povis samtempe kanti el nur unu libro.

Libro de Psalmo skribita sur leda volvlibro
תְּהִלִּים‎
sankta libro • libro de la Biblio • psalmo
Aŭtoroj
Lingvoj
LingvoBiblia Hebrea lingvo
Eldonado
Ĝenroprisaĝa libro
vdr
Hebrea biblio
Judisma portalo
vdr

La kristana tradicio de ĉiutaga kanto de la psalmoj venis el Judismo, kaj la monaĥa psalmaro evoluis en la sacerdotan brevieron, kiu similas al juda siddur.

Estas du tradicioj por numeroj de psalmoj en la psalmaro: hebrea kaj greka. Diferencoj inter ili estas sekvaj:

Hebrea teksto kaj Nova VulgataSeptuaginta kaj Vulgata
1-81-8
9 kaj 109
11-11310-112
114 kaj 115113
116,1-9114
116,10-19115
117-146116-145
147,1-11146
147,12-20147
148-150148-150

Vidu ankaŭ