Coral Herrera

Coral Herrera Gómez (naskiĝis en 1977 en Madrido) estas hispana feminista verkistino kaj ĵurnalistino bazita en Kostariko, konata pro sia kritiko de la mito de romantika amo kaj siaj kontribuoj al kviraj studoj.

Coral Herrera
Persona informo
Naskiĝo1977
en Madrido  Hispanio
Lingvojhispana vd
LoĝlokoHispanio vd
ŜtatanecoHispanio vd
EdukadoHoma scienco kaj Komunikado
Alma materUniversitato Karlo la 3-a de Madrido
Profesio
OkupoVerkistino, ĵurnalistino, instruistino
Verkado
VerkojLa construcción sociocultural del amor romántico, Bodas Diversas y Amores Queer
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

Coral Herrera havas licencion pri Homa scienco kaj Aŭdovida Komunikado de la Universitato Karlo la 3-a de Madrido. Ŝi doktoriĝis pri Homa scienco kaj Komunikado de la sama universitato per tezo pri la romantika amo en Okcidenta civilizo kaj ĝia rilato al kapitalismo, patriarkeco kaj demokratio.[1]

Post kompletigo de sia doktorado kaj pro la ekonomia krizo en Hispanio, ŝi ekloĝis en Kostariko post restado en Parizo.[2] Ŝi publikigis artikolojn en diversaj amaskomunikiloj Pikara Magazine, El País, eldiario.es aŭ El Ciudadano (Ĉilio) kaj kunlaboris en programoj kiel "La Tuerka".[3]

La ĉefa temo de sia verko estas kritiko de romantika amo en la perpektivo de genro kaj kviro.[4] Ŝi argumentas ke romantikismo estas produkto de patriarkeco kaj tio ludas fundamentan rolon en duumisma konstruado kaj hierarkio de genra malegaleco.[5] En sia verko ŝi montras ke ekzistas malsamaj manieroj kompreni kaj sperti amon pli liberigaj kaj kontentigaj, ol la tradiciaj.[6][7][8][9]

Verkoj

  • Más allá de las etiquetas: hombres, mujeres y trans (2010).[10]
  • La construcción sociocultural del amor romántico (2011).[11]
  • Bodas Diversas y Amores Queer (2013). [12]
  • Bodas reales, bodas patriarcales: análisis queer de la boda de los príncipes de Asturias (2014).[13]

Referencoj

Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Coral Herrera en la hispana Vikipedio.