Cosmos: A Spacetime Odyssey

Cosmos: A Spacetime Odyssey (en esperanto "Kosmo: Odiseado tra la tempo") estas dokumenta televidserio de la jaro 2014. Ĝi estas la daŭrigo de Kosmo: persona vojaĝo (1980), kiun prezentis Carl Sagan kaj kies elsendado okazis tra la PBS kaj konsiderata kiel mejloŝtono en la historio de la sciencaj dokumentfilmoj. Ĝia prezentisto estas la astrofizikisto Neil deGrasse Tyson, kiu inspiriĝis je Sagan konatiĝinte kun li du sia juneco. Kelkaj el ĝiaj plenumaj produktistoj estas Seth MacFarlane, kies influo kaj financa investo estis nepra or la realigo de la televidserio, kaj Ann Druyan, vidvino kaj kunkreinto de la origina programo. La akustika trako venas de Alan Silvestri.

Cosmos: A Spacetime Odyssey
televida serio
Originala titoloCosmos
Originala lingvoangla lingvo
Origina landoUsono
Ĝenrotelevida dokumenta filmo, dokumenta filmo
ReĝisoroBrannon Braga, Bill Pope, Ann Druyan
AktorojNeil deGrasse Tyson
Muziko deAlan Silvestri
Amplekso
Sezonoj1
Epizodoj13
Daŭro sen reklamoj557
Elsendo
Bilda formato16:9
Elsendita9 mar. 2014 – 8 jun. 2014
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr
Kosmo, odiseado tra l' tempo

La serio libere sekvas la 13 ĉapitran formaton kaj rakonteca fokusiĝo de la antaŭa serio, kun renovigo de kelkaj el ĝiaj elementoj kiaj la "la imago-ŝipo" kaj montrante la novajn malkovrojn ekde 1980 kune kun ampleksa uzo de animaciaĵoj komputile kreitaj kaj historiaj rakontoj pere de la tradicia animaciarto.

Ĝi debutis la 9an de marto 2014 samtempe en dek televidkanaloj de Fox Networks Group: Fox, FX, FXX, FXM, Fox Sports 1, Fox Sports 2, Nat Geo, Nat Geo Mundo, Nat Geo Wild kaj Fox Life. La ceteraj 12 epizodoj elsendiĝas per Fox kaj Nat Geo, kiuj ripetigis ilin sekvatage kun enhavo ne enhaviĝinta en la eldonitaj epizodoj. Laŭ Fox Networks, tiu estis la unua fojo kiam programo debutas samtempe ĉe dek kanaloj.