Courtelary (distrikto)


La distrikto Courtelary estis ĝis la 31-a de decembro 2009 administra unuo de Kantono Berno. Ĝi havis 22339 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefloko estis la samnoma urbo Courtelary. Ek de la 1-a de januaro 2010 la iama distrikto Courtelary estas komplete integrita al la nova administra distrikto Berna Ĵuraso.

Distrikto Courtelary
Blazono de la distrikto Courtelary
Courtelary
Distriktoj de Kantono Berno
Mapo de la distrikto Courtelary
Kantono Berno
ĈeflokoCourtelary
Geografia situo571798 / 224038 (mapo)47.16677.066669444444447° 10′ N, 7° 4′ O; CH1903: 571798 / 224038 (mapo) f1

Map

Nombro de loĝantoj22339  (2008-12-31)
Areo266 km²
Loĝantardenseco84 loĝantoj/km²
Federacia Kodo0207
v • d • r

Geografio

La franclingva distrikto Courtelary situas en la Ĵurasa montaro, inter Bielo kaj La Chaux-de-Fonds. Ĝi etendiĝas sur areo de 266 km² kaj estas kun 84 loĝantoj po km² relative maldense loĝata.

Najbaraj distriktoj

La distrikto Courtelary limas en nordoriento al la distrikto Moutier, en oriento al la distrikto Lebern (Kantono Soloturno), en sudoriento al la distrikto Büren en sudo al la distrikto Bielo kaj al la distrikto La Neuveville, en sudokcidento al la distrikto Val-de-Ruz (Kantono Neŭŝatelo), en oriento al la distrikto La Chaux-de-Fonds (Kantono Neŭŝatelo), kaj en nordokcidento al la distrikto Franches-Montagnes (Kantono Ĵuraso).

Trafiko

Tra la distrikto Courtelary pasas la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bielo al La Chaux-de-Fonds kaj paralele al ĝi kantonas ĉefvojo. Alia fervojlinio kondukas de Sonceboz-Sombeval al Tavannes kaj Moutier. En oriento tra la distrikto pasas ankaŭ la transĵurasa aŭtovojo, nome la svisa aŭtovojo A16 de Bielo al Delemonto.

Historio

La ĉefdistrikto Courtelary estis fondita el la malnova vokto Erguel post la atribuo de la teritorio de la iama Princepiskopejo Bazelo al Kantono Berno en la jaro 1815. En 1831 la ĉefdistrikto estis transformita al la distrikto Courtelary. Dufoje la limoj de la distrikto estis adaptitaj. En la jaro 1841 la komunumo Romont estis atribuita al la distrikto kaj en la jaro 1890 la vilaĝo Pré de Macolin estis atribuita al la komunumo Evilardo en la distrikto Bielo.

Komunumoj de la distrikto Courtelary

La distrikto Courtelary konsistas (stato en 2009) el 18 komunumoj, el kiuj Saint-Imier estas la plej granda. Jen la listo:

BlazonoNomoLoĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Corgémont153017,60431
Cormoret51513,430432
Cortébert71014,750433
Courtelary120422,240434
La Ferrière53814,230435
La Heutte4998,000436
Mont-Tramelan1264,640437
Orvin120221,430438
Péry135515,570439
Plagne3667,550440
Renan82612,620441
Romont1987,070442
Saint-Imier478820,860443
Sonceboz-Sombeval175615,030444
Sonvilier424823,780445
Tramelan41524,880446
Vauffelin9145,920447
Villeret91416,220448
Totale18223392660207

Eksteraj ligiloj