Cream


Cream [krim'] estis brita triopa rokbando de la 1960-aj jaroj kiu konsistis el drumisto Ginger Baker, gitaristo/kantisto Eric Clapton kaj ĉefkantisto kaj basisto Jack Bruce.

Cream
Persona informo
TTT
Retejohttp://www.cream2005.com
vdr
Cream ludante por la nederlanda televido en 1968.
Cream ankaŭ en 1968.

La tria albumo de la grupo, nome Wheels of Fire (Fajrradoj 1968), estas la unua platen-vendita duobla albumo en la mondo.[1][2] La bando estas amplekse rigardita kiel la unua sukcesa supergrupo en la mondo.[3][4][5][6] En sia kariero, ili vendis pli ol 15 milionoj da kopioj de siaj albumoj tutmonde.[7] Ilia muziko inkludis kantojn bazitajn sur tradicia bluso kiel "Crossroads" kaj "Spoonful", kaj sur moderna bluso kiel "Born Under a Bad Sign", same kiel pli nuntempa materialo kia "Strange Brew", "Tales of Brave Ulysses" kaj "Toad".

Historio

La plej grandaj sukcesoj de la bando estis "I Feel Free" (rango 11a en Britio),[2] "Sunshine of Your Love" (rango 5a en Usono),[8] "White Room" (rango 6a en Usono),[8] "Crossroads" (rango 28a en Usono),[8] kaj "Badge" (rango 18a en Britio).[9]

La bando faris gravan efikon sur la tiama populara muziko, kaj, kun Jimi Hendrix kaj aliaj elstaraj gitaristoj kaj bandoj, popularigis la uzadon de la va-va-ilo. Ili havigis fortan sed teknike efikan muzikan temaron kiu antaŭis kaj influis la aperon de Britaj bandoj kiaj Led Zeppelin, Deep Purple kaj Black Sabbath en la fino de la 1960-aj jaroj kaj komence de la 1970-aj. Ili influis ankaŭ sud-usonajn grupojn the Allman Brothers Band[10] kaj Lynyrd Skynyrd.[11] La koncertaj aperoj de la bando influis grupojn de progresiva roko kiel Rush.[12]

La bando estis enmetita en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo en 1993.[13] Ili estis enmetita en la listoj kaj de la gazeto Rolling Stone kaj de la televidkanalo VH1 de "100 Plej Grandaj Artistoj Ĉiutempaj," en la rango 67a kaj 61a respektive.[14][15] Ili estis ankaŭ rangigta kiel rango 16a en la lsito de VH1 100 Plej Grandaj Artistoj de Ŝtonroko.[16]

Anaro

  • Eric Clapton – ĉefa kaj ritma gitaroj, voĉo
  • Jack Bruce – ĉefa voĉo, baso, klavaro, harmoniko, violonĉelo
  • Ginger Baker – drumoj, frap-instrumentoj, voĉo

Diskaro

  • Fresh Cream (1966)
  • Disraeli Gears (1967)
  • Wheels of Fire (1968)
  • Goodbye (1969)

Notoj