Dénes Mihály

Dénes Mihály [dEneŝ mihAj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mihály Dénes estis hungara inĝeniero, inventisto.

Dénes Mihály
Persona informo
NaskonomoMihály Dénes Imre Mária
Naskiĝo7-an de julio 1894 (1894-07-07)
en Gödöllő
Morto29-an de aŭgusto 1953 (1953-08-29) (59-jaraĝa)
en Berlino
TomboWilmersdorf Cemetery
ŜtatanecoHungario
Alma materTeknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Subskribo Dénes Mihály
Memorigilo Dénes Mihály
Okupo
Okupofizikistoinĝenieroinventisto
vdr

Dénes Mihály [1] naskiĝis la 7-an de julio 1894 en Gödöllő. Li mortis la 29-an de aŭgusto 1953 en Okcidenta Berlino.

Biografio

Dénes Mihály frekventis gimnazion en Budapeŝto, poste li plulernis en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto. En 1919 li inventis aparaton "Telehor", kiu estis primitiva televizio. En 1924 li translokiĝis al Berlino, kie estis pli bonaj eblecoj pri inventoj. Post 4 jaroj li jam prezentis jam pli bonan aparaton. En 1935 li denove prezentis aparaton. Li solvis problemon pri la sonfilmo.

Elektitaj publikaĵoj

  • ’’Az elektromos távolbalátás és a Telehor’’ (1922)
  • ’’Das elektrische Fernsehen und das Telehor’’ (1923)
  • ’’A távolbalátás és készüléke’’ (1929)

Memorigiloj

  • strato kaj memortabulo en Gödöllő.

Fontoj