Damnatio memoriae

Romia postmorta puno, konsistanta el la forigo de la nomo de la punoto el oficialaj dokumentoj

Damnatio memoriae estas lokucio de la Latina lingvo signifanta laŭlitere: kondamno de la memoro. En la romia juro ĝi indikis punon konsistantan en la nuligo de ĉiu memoro kaj en la detruo de ĉiu ajn spuro kiu povus ĝin transdoni al la posteularo. Temis pri puno aparte akra rezervita al la hostes, nome al la malamikoj de Romo kaj de la romia senato. Ĝia malo estas la apoteozo, kiu implicas la ricevon de diaj honoroj.

La vizaĝo de Geta forstrekita el la Severia Fondaĵo, prezentanta la familion de Septimo Severo: ekzemplo de damnatio memoriae volita de la frato de Geta, Karakalo.

Celoj

La damnatio memoriae malaperigis ĉiun ajn spuron pri la celata persono el la vivo de Romo, kvazaŭ se tiu neniam ekzistis, por konservi la honoron de la urbo. La puno taksiĝas ankoraŭ pli severa se oni konsideras la gravon kiun la romana socio atribuis al la socia imago, al la reputacio kaj al la fiero esti roma aŭ romia civitano.

Tiu jura punsistemo daŭrigis laŭlonge de la antikva Romo, de la respublika epoko kaj de la romia imperio.

Suferis pro damnatio memoriae:

…..

En aliaj epokoj

Tiu jura kutimo daŭrigis ankaŭ en la Mezepoko, ĝis trafi eĉ la memoron de papoj, aparte de papo Formoso, objekto de ofenda postmorta ekzekuto en la tiel dirita Sinodo de la kadavro.[2] Marino Faliero, 55-a Doĝo de Venecio, estis kondamnita al la damnatio memoriae post malsukcesinta puĉo.

En moderna epoko la damnatio memoriae estis uzata ne nur kontraŭ unuopaj personoj, sed ankaŭ kontraŭ ideologioj aŭ historiaj epokoj: ĵusaj estas la nuligo de simboloj ligitaj al faŝismo en Italio, al naziismo kaj al frankismo kaj oftaj similaĵoj kiel la detruo de la statuoj de elstaruloj de la Komunista Partio de Sovetunio.

Damnatio memoriae en aliaj kulturoj

Notoj

Bibliografio

Vidu ankaŭ