Damodar (rivero)

rivero en Barato

Damodar estas rivero kiu estas alfluanto de Gango. Ĝi fluas tra la Ŝtatoj de Barato nome Ĝarkhando kaj Okcidenta Bengalio. Riĉa en mineralaj rimedoj, la valo estas hejmo de grand-skala aktiveco de minado kaj industrio. Iam konata kiel la Bedaŭro de Bengalio[1] pro siaj detruaj inundoj en la ebenaĵoj de Okcidenta Bengalio, Damodar kaj ties alfluantoj estis iom sennaturigitaj pro la konstruado de kelkaj akvobaraĵoj. Estis la plej poluita rivero de Barato (en 2003).[2]

Damodar (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco592 km
Fluo
Geografio
LandojBarato
RegionojHazaribagh district
vdr
Damodar en supra fluejo.
Vejro de Randiha en malsupra Damodar.

Etimologio

La nomo signifas "ŝnuro ĉirkaŭ la ventro", derivita el la sanskrita दाम (dama) "ŝnuro" kaj उदर (udara) "ventro". Tiu estas alia nomo de la Hinduisma dio Kriŝno, donita al li pro sia dua patrino ligita al li per granda urno.[3]

Alfluantoj

Damodar ĉe Burdŭan.

Ĝi havas nombrajn alfluantojn aŭ subalfluantojn, kiel Barakar, Konar, Bokaro, Haharo, Jamunia, Ghari, Guaia, Khadia kaj Bhera.[3][4] Damodar kaj Barakar triforkiĝas en la Ĉotanagpur-Altebenaĵo. La rivero pasas tra montetaj areoj kun granda forto, forbalaante ĉion kio kuŝas survoje. Du pontoj de la Granda Ŝoseo Uttarapath ĉe Barhi en la distrikto Hazaribag estis rompitaj de Barakar: nome granda ŝtonponto en 1913 kaj postas ferponto en 1946.[5]

Notoj

Eksteraj ligiloj