Diskuto:Christopher Culver

Latest comment: antaŭ 5 jaroj by Robin van der Vliet in topic Forigu la "kriĉji" proponon
Vikipedia emblemoLa temulo de ĉi tiu artikolo, Christopher Culver,

kontribuas kiel vikipediisto Kriĉjo (diskuto kontribuoj).

Ĉu vere tiu ĉi homo meritas artikolon en Vikipedio?

Li kreis ĝin, kaj aliaj ĝin pluigis, sed estus stulte ke Vikipedio havu artikolojn pri ĉia ajn homo, kies ununura merito estas esti kabeiĝinta. Ĉar li havas artikolon kiel eksa vikepideiisto, mi sugestas ke oni trassendu la tekston al Vikipediisto:Kriĉjo, kaj ne lasu ĝin en ĉefa artikolo.

Vikipediisto:Tonyo

Estiĝis lastatempe stranga modo inflacie uzi la vorton kabei. Kabe (malgraŭ la malongeco de lia agado) faris grandegan kaj valoran laboron por Esperanto. Tiurilate verŝajne tre malmultaj esperantistoj estas kompareblaj kun li.

Ĉiukaze estas interese ekscii la kaŭzojn kial homoj foriras, precipe se temas pr]i aktivulo kaj tio C. C. ja estis. (Tial mi dankas pro la ligo al lia kritiko, kiun mi tuj uzos.) Sed ne necesas aparta "memorŝtono" por ĉiu unuopulo, prefere estu unu artikolo traktanta tiun temaron (konfliktoj, kritikoj, plendoj, elreviĝoj pri/pro E. kaj ĝia movado ktp.).

Mi konsentas, ke la biografio de Christopher CULVER ne estas tiom grava, ke ĝi eniru enciklopedion. Tamen mi ne povas voti por forigo de la menciita artikolo. Estus maljuste dum ekzistas multaj artikoloj pri E-istoj kun ofte eĉ malpli da enhavo (ekzemple: "...estis multjara membro de UEA"). Mo

Li estis volontulo ĉe UEA, tiel li havas lokon ĉi tie, spite al lia malamikeco nun al nia lingvo. Eble, se la angla estus mia gepatra lingvo, eĉ mi proponus ĝin kiel solvon por la internacia lingvo:).Narvalo 07:37, 20. Maj 2005 (UTC)

Kabe certe forlasis la movadon, sed ĉu li poste atakis ĝin? Laŭ mia supozo ne; pri forlaso kombinata kun atako, eble oni povus nun lanĉi la vorton "kriĉji" (aŭ, se tio estas tro langorompa, "kulveri")... Gunnar Gällmo 19:12, 20. Maj 2005 (UTC)

Mia opinio - se tiu persono estis grava antaŭ lia "kabeiĝo", bonvolu skribi ankaŭ ion pozitivan. Se ne, tiu ĉi artikolo ne ekzistu. Kvankam mi ne ŝatas lian artikolon kaj la sekvantan diskuton, tiu ĉi paĝo ekzistas kun la sola kialo - ataki unu personon, kies sola kulpo estas malkonsenti kun opinioj de Esperantistoj. Tiu ĉi paĝo neniel estas neŭtrala; do tute ne plenumas regulojn de Vikipedio. En ajna alilingva eldono de Vikipedio, tiuspeca artikolo ne povus ekzisti longe. Ĝi aspektas kiel pruvo de netoleremo de Esperantistoj. -- Viliam Bur 195.46.70.42 16:43, 15. Jun 2005 (UTC)

Konsentite, sed mi respondas al via skribaĵo: "ankaŭ ion pozitivan". Laŭ unu vidpunkto, kiun li tre racie esprimis en sia retpaĝo, la E-movado velku, kaj do lia "kabeiĝo" mem estas pozitiva. La vikio estu neŭtrala inter tiu vidpunkto kaj la mala, kvankam la vorto "kabeiĝo" estas ŝajne uzata preskaŭ ĉiam insulteme de Esperantistoj. 163.1.242.5

Iu forigis la kompletan tekston, kio ne estas permesata; forigi artikolojn rajtas nur administrantoj! Do mi re-enmetis la tekston, tamen en iom pli konciza kaj neŭtrala vortumo. Por ŝpari diskutadon ĉu "kabeiĝis" estas taŭga esprimo, mi anstataŭigis ĝin per "ĉesis aktivi en la Esperanto-movado". Mo

Just get rid of it, guys. The Esperanto movement is so far up its own backside that it can't tell the inappropriateness of an encyclopedia article about a theme with absolutely no significance outside the movement itself. As such, this site is not a neutral encyclopedia, but a vehicle of the movement.Simple forigu ĝin, uloj. La E-movado estas tiel introspekta ke ĝi ne konscias la malkonvenecon de enciklopedia artikolo pri temo tute malgrava ekster la movado mem. Ĉi tiu retejo estas do ne neŭtrala enciklopedio, sed ilo de la movado.

fragmento el forigendaj artikoloj

Se oni forigos el la angla vikipedio en:90 (number), en:List of numbers, similajn film-prezentojn, Metallica-kantoprezentojn kaj similaĵojn, do ekde tiam mi plenforte apogas la forigojn de .... Ĉiu balau unue antaŭ sia pordo! Narvalo 11:13, 28. Jun 2005 (UTC)

en:Wikipedia:Unusual articles kaj senfine similaj artikoloj! Narvalo 11:16, 28. Jun 2005 (UTC)

"Li estis kandidato por Ĝenerala Sekretario de TEJO en 2003, tamen li ne estis elektita." Tiun frazon prefere ŝparu;por leganto ĝi estas malgrava por la koncernato malavantaĝa. Mo

Forigu la "kriĉji" proponon

El en:Wikipedia_is_not_a_soapbox: "Wikipedia articles are not: ... original ideas, defining terms, coining new words, etc." (Vikipediaj artikoloj ne estas ... originalaj ideoj, difinoj de vortoj, kreado de novaj vortoj, ktp.) Mi pardonpetas, se mi malĝuste tradukis, bonvolu korekti.

El en:No_original_research: "Wikipedia is not the place for original research. ... A Wikipedia entry (including any part of an article) counts as original research if it proposes ideas, that is: ... it defines new terms; or ... it introduces neologisms." (Vikipedio ne estas la loko por originala esplorado ... Vikipedia enhavo (inkluzive ajnan parton de la artikolo) estas originala esplorado se ĝi proponas ideojn, tio estas: ... ĝi difinas novajn vortoj; aŭ ... ĝi enkodukas neologismojn.)

El artikolo: "Oni estas proponinta la terminon kriĉji por ĉispeca forlaso; tamen, tiu ĉi vorto restas nur nova propono." Bonvolu serioze pripensi forigon de tiu parto. (Mi ne forigas ĝin mem, ĉar mi suspektas, ke ĝi tuj revenus...) Vikipedio devas esti neŭtrala enciklopedio; ankaŭ esperanta vikipedio estu esperanta (t.e. verkata en la internacia lingvo), ne esperantisma (t.e. proponanta unu ideologion) enciklopedio. Skribi en artikolo "oni proponas..." anstataŭ "ni proponas..." ne estas vera neŭtraleco, nur strebo aspekti tia. Se vere oni proponas tion, bonvolu aldoni kelkajn ligilojn al retpaĝoj, kie la propono vere troveblas. -- Viliam Bur 195.46.70.44 14:15, 15. Jul 2005 (UTC)

Mi forigis la sekvan teksteron:
"Kelkaj estas opiniintaj, ke ne taŭgas nomi la aktivec-ĉeson de Culver "kabeo", pro tio ke Culver ne silente forlasis la movado, kiel faris Kabe. Oni estas proponinta la terminon kriĉji por ĉispeca forlaso; tamen, tiu ĉi vorto restas nur nova propono."
Jen la motivoj:
Certe ne necesas eltrovi novan vorton por ĉiu okazaĵo de la vivo kaj oni ankaŭ ne devas komenti, kion oni ne faras (ne-uzon de kabeo). La unua frazo de la artikolo ĉion diras tre precize. Cetere mi supozas, ke la propono de nova vorto estis ŝerco, ĉu ne? ;-) Mo

Vi forigis ĝin, sed redaktanto "209.86.*.*" denove kaj denove ĝin aldonadas. Bonvolu rigardi lian/ŝian redaktadan historion de tiu ĉi artikolo; li/ŝi inter alie:

  • je 2005-05-15 kreis la artikolon [1]
  • je 2005-06-23 enkondukis vorton "kriĉji" [2]
  • je 2005-06-24 denove aldonis vorton "kriĉji" [3]
  • je 2005-06-29 denove aldonis vorton "kriĉji" [4]
  • je 2005-07-15 denove aldonis vorton "kriĉji" [5]

Mi opinias, ke tio ĉi estas la tipa "edit-batalo", kaj iu administranto devus ĝin prizorgi. La aldono de neologismoj klare kontraŭas la regulojn de vikipedio; forigo ne helpas, ĉar la forigita parto estas tuj redonata fare de redaktanto "209.86.*.*". Tiu redaktanto tute ne partoprenas la "Diskuto"-n, do la diskuto pri (mal)ĝusteco tute ne utilas. -- Viliam Bur 195.46.70.44 12:51, 19. Jul 2005 (UTC)

krisoforo ne merias havi paĝon en la vikipedio ĉar li ne esas grava esperaniso

Mi denove forigis la vorton el la paĝo kaj sekve פֿינצטערניש malfaris la ŝanĝon. Mi denove malfaris la ŝanĝon kaj ankaŭ klarigas miajn kialojn ĉi tie. Oni proponis ĉi tiun vorton antaŭ 13 jaroj, kaj ĝi daŭre ne ekzistas en la efektiva lingvouzo. Google atestas tion, ĝi nur donas 18 rezultojn kiam oni serĉas tiun vorton. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 09:00, 11 sep. 2018 (UTC)
Reiri al la paĝo "Christopher Culver".