Diskuto:Middelburg

Kial Middelburg estu Mezburgo ? Esperantigo de urbonomoj en Esperanto okazas escepte, ne regule. Estas diferenco inter unuflanke Romo, Parizo, Roterdamo kaj Middelburg aliflanke, ĉu ne? Amike Mo

Mi kore samopinias. Ni devas pliklarigi ĉi tiun ĉe Vikipedio:Nomoj de titoloj antaŭ ol aperas ĉiaj frenezaĵoj... Cetere, esperantigo de "Middelburg" estus "Midelburgo", ĉar esperantigado kutime fontas en la grafismo, ne en la etimo. Se "Middelburg" estu "Mezburgo", tiam ankaŭ "København" (Kopenhago) laŭetime estu "Komercistohaveno".
Mi movos la artikolon post kelkaj tagoj. Bab 10:12, 13. Jun 2005 (UTC)
Reiri al la paĝo "Middelburg".