Diskuto:Psaltero

Latest comment: antaŭ 1 jaro by Robin van der Vliet in topic psalterio

Titolo

Saluton. Mi ĵus rimarkis, ke en la Tekstaro kaj en la Reta Vortaro ekzistas la formo "psaltero", dum ke en NPIV kaj la vortarego de Krause "Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch" troviĝas la formo "psalterio". Kion fari? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 18:15, 30 mar. 2022 (UTC)

Mi proponas lasi la artikolon kun la nuna nomo, sed en la unua frazo prezenti ambaŭ formojn (kun la respektivaj fonto-referencoj). - Amike, Moldur (diskuto) 19:02, 30 mar. 2022 (UTC)
 Farite laŭ via propono. Krome jam ekzistas la alidirektilo psalterio. --Tlustulimu (diskuto) 19:09, 30 mar. 2022 (UTC)

psalterio

Saluton, kara, Evidente la vorto estas psalterio. Kiun argumenton uzi? PIV estas la referenco. Kaj mi estas muzikistino, patrino kaj avino de Esperantaj denaskuloj. Mi mem konstruis psalterion en la aĝo de 19 jaroj. Ĉi vespere, mi ĝuste ludis ĝin en la lasta leciono de mia konversacia retkurso per Zoom (nivelo B2, kadre de la Londona Kursaro). Kaj mia grupo trovis tiun artikolon en Vikipedio. Bonvolu ŝanĝi ankaŭ la titolon al psalterio, mi petas.Dankon pro via tuja kaj akurata respondo.😊🤗Amike, 92.184.97.79 19:46, 30 mar. 2022 (UTC)

Kelkaj eldonoj de PIV havas psaltero; aliaj eldonoj havas psalterio. Lingvano (diskuto) 21:01, 30 mar. 2022 (UTC)
Saluton, Lingvano. Kiu eldono de PIV enhavas la formon psaltero? Mi ĵus rigardis en la eldonon de 1987. En ĝi legeblas psalterio. La formon psaltero mi nur trovis en la PV, la praulo de PIV. --Tlustulimu (diskuto) 21:07, 30 mar. 2022 (UTC)
Saluton. Mi ĵus trovis la vorton psaltero en plia vortaro, nome 'Kroatoserba esperanta vortaro, Esperanta serbokroata vortaro', sur la paĝoj 230 (en la nacilingva parto), 182 (en la esperanta parto). Do, kion fari nun? --Tlustulimu (diskuto) 08:20, 31 mar. 2022 (UTC)
(+) Kaj psaltero krome troveblas en 'Lexicon sopena diccionario de bolsillo, Esperanto-Español, Español-Esperanto', sur la paĝo 157 (en la esperanta parto), 357 (en la hispana parto, sub 'salterio'). --Tlustulimu (diskuto) 08:35, 31 mar. 2022 (UTC)
https://alfa.vortaro.net/ (kiu estas malneto de venonta eldono; oni bezonas pasvorton) havas psaltero kaj ne la alian formon. Mi ne kontrolis ĉiujn presitajn eldonojn. Lingvano (diskuto) 11:11, 3 apr. 2022 (UTC)
@Lingvano kaj Tlustulimu: La vorto "psalterio" en vortaro.net estas tajperaro. Laŭ vortaro.net ĝi estas zamenhofa vorto, sed tio estas mensogo. En Tekstaro oni trovas ĉe Zamenhof nur la formon "psaltero", vidu mem ĉi tie. Tiu eraro estas korektita en la venonta eldono de PIV. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 10:40, 23 apr. 2023 (UTC)
Reiri al la paĝo "Psaltero".