Distrikto Güstrow

La distrikto Güstrow ekzistis ĝis la 4-a de septembro 2011. Ekde tiam ĝi estas parto de nova distrikto Rostock. La sekva teksto ankoraŭ priskribas la historian teritorion:


Distrikto Güstrow
Origina nomoLandkreis Güstrow

Landkreis
Administrado
LandoGermanio
Estas parto deMeklenburgo-Antaŭpomerio
Administra centroGüstrow
Demografio
Loĝantaro (laŭ la stato de 2004-09-30)107 707
Loĝdenso52 loĝ./km²
Geografio
Areo2,058 km² (205,8 ha)
Distrikto Güstrow sur la mapo de Meklenburgo-Antaŭpomerio
Distrikto Güstrow sur la mapo de Meklenburgo-Antaŭpomerio
Geografia situo, 12° 25′ 12″ O (mapo)53.8312.4253° 49′ 48″ N, 12° 25′ 12″ O (mapo) [+]
Distrikto Güstrow (Germanio)
Distrikto Güstrow (Germanio)
DEC
Situo de Distrikto Güstrow

Map

Kodoj
ISO 3166-2DE
Aŭtaj kodoj
Eksteraj paĝoj
La oficiala paĝaro
La kategorio en la KomunejoDistrikto Güstrow [+]
vdr

La Distrikto Güstrow (germane: Landkreis) situis en la mezo de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio de Germanio. La urbo Güstrow estis la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 2.058 km² loĝis 107.707 homoj; do meznombre 52 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Meklenburgo-Antaŭpomerio la koncerna nombro estis 87, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo Distrikto Güstrow estas signita per 3.

Najbaraj distriktoj estis norde Bad Doberan (1), nordoriente Norda Antaŭpomerio (Nordvorpommern; 7), oriente Demmin, sude Müritz (6), sudokcidente Parchim (10) kaj en la okcidento Nordokcidenta Meklenburgo (8).