Lucerno (distrikto)

(Alidirektita el Distrikto Lucerno)


La distrikto Lucerno (germane Amt Luzern) estas administra unuo de Kantono Lucerno. Ĝi havis 166307 loĝantojn la 31-an de decembro 2007. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo kaj kantonĉefurbo Lucerno.

Lucerno
Blazono de Lucerno
Lucerno el la aero
Mapo de la distrikto Lucerno
Distriktoj de Kantono Lucerno
Kantono Lucerno
ĈeflokoLucerno
Geografia situo655199 / 224223 (mapo)47.1666666666678.166666666666747° 10′ N, 8° 10′ O; CH1903: 655199 / 224223 (mapo) f1

Map

Nombro de loĝantoj166307  (2007-12-31)
Areo259,92 km²
Loĝantardenseco639,84 loĝantoj/km²
Federacia Kodo0303
vdr

Geografio

La distrikto Lucerno situas en la sudoriento de la Kantono ĉirkaŭ la suda parto de Kvarkantona Lago kaj la kantonĉefurbo.

Trafiko

En la centro de la distrikto Lucerno situas la trafiknodo Lucerno tra kiu pasas la fervojlinio de Bazelo al Tiĉino kaj ankaŭ pasas la nacia aŭtoŝoseo A2 al kiu sin unuigas en Lucerno A14.

Historio

En la 14-a jarcento oni distingis inter la distrikto Lucerno kaj la urbo mem, kiuj formis apartaj tribunaldistriktoj.Post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 oni atribuis al la distrikto Lucerno krom la malnova distrikto kaj la urbo la kamparvoktejojn Habsburgo, Kriens-Horw, Malters-Littau, Weggis kaj el la iama distrikto Rothenburg la komunumojn Buchrain, Dierikon kaj Emmen. Sen la komunumo Emmen en la jaro 1803 el tiu distrikto estiĝis la nuna distrikto Lucerno. En la jaro 1913 ĝi estis dividita en du tribunalajn distriktojn Lucerno Kampara kaj Lucerno Urba, kiuj ek de 1933 ankaŭ farigixs elektodistritkoj por la Granda Konsilio de Lucerno. En la jaro 1995 oni reunuigis la du subdistriktojn.

Komunumoj de la distrikto Lucerno

La distrikto Lucerno konsistas el 18 komunumoj (stato 2010). Jen la aktuala listo de la komunumoj:

BlazonoNomoLoĝantoj
(2007-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Adligenswil54126.991051
Buchrain53914.801052
Dierikon12682.781053
Ebikon11'6319.691054
Gisikon9161.081055
Greppen9455.251056
Honau3571.251057
Horw1289620.431058
Kriens2569127.311059
Lucerno7499237.421061
Malters628328.571062
Meggen645313.931063
Meierskappel12039.231064
Root39498.651065
Schwarzenberg160239.311066
Udligenswil20806.221067
Vitznau121811.761068
Weggis402025.291069
Totale (18)166307259.920303

Iamaj komunumoj

Kun efiko de la 1-a de januaro 2010 la iama komunumo kaj urbo Littau estis integrita al la urbo Lucerno.

BlazonoNomoLoĝantoj
(2007-12-31)
Areo
en km²
Apartenas nun al
Littau16'61113.27Lucerno (ek de 2010)

Eksteraj ligiloj