Distrikto Siemiatycze

distrikto en Pollando

Distrikto Siemiatycze - pole powiat siemiatycki - estas distrikto en la provinco (historie vojevodio) Podlaĥio en Pollando, kreita en 1999 kadre de administracia reformo. Ĝia sidejo estas urbo Siemiatycze. Fine de 2019 en la distrikto vivis 44 193 loĝantoj. En la distrikta teritorio estas 5 turismaj markoj.

Distrikto Siemiatycze
Pola nomopowiat siemiatycki
FlagoBlazono
Situo en regiono
Mapo
Distrikto
ProvincoPodlaĥio
ĈefurboSiemiatycze
Kvanto de komunumoj:
    urbaj1
    urbo-kampaj1
    kampaj7
Urbeco35,22
Areo1459,58 km2
Loĝantaro44 193 (en 2019)
Loĝdenso33,58/km2
AŭtokodoBSI
TERYT3.20.26.10.00.0
EstroMarek Bobel
Adreso de estraroul. Legionów Piłsudskiego 3
Retpoŝto de estraropowiat@siemiatycze.pl
Poŝtkodo de estraro17-300
Telefono de estraro85 655-25-25
Fakso de estraro85 655-25-25
Retpaĝaro de distriktohttp://www.siemiatycze.pl
vdr

La areo troviĝas sude en Podlaĥia provinco. Ĝi interalie landlimas kun Belorusio, distrikto Hajnowski, distrikto Bielsk kaj distrikto Wysokomazowiecki. La suda limo, tra rivero Okcidenta Bugo, najbaras kun Lublinio (distrikto Bialski) kaj Mazovio (distrikto Łosicki, (distrikto Siedlecki, distrikto Sokołowski).

Historio

Post la tria dispartigo de Pollando kaj Litovio tereno de la distrikto apartenis al Prusio. En 1807, post la paco de Tilsit, transiris al Rusio. Post 1918 la areo ektroviĝis en antaŭmilita vojevodio de Bjalistoko, kadre de distrikto Bielsk.

En la distrikto troviĝas du urboj: Siemiatycze kaj Drohiczyn. Lime de la distrikto loĝas konfesianoj de Ortodoksa Kristana Eklezio (ĉ. 30% de loĝantoj) kaj de belorusa nacieco. Laŭ popolnombrado - 17% en komunumo Nurzec-Stacja kaj 13% en komunumo Milejczyce.

Eksteraj ligiloj

Siemiatycze