Provincoj de Pollando

la plej alta administra teritoria unuo (provinco / vojevodio) en Pollando

La Provincoj de Pollando (pole województwo, en Esperanto ankaŭ vojevodio) indikas areon kiu estas regata de estro nomata vojevodo. Nuntempe estas 16 provincoj de Pollando.

Mapo de la provincoj de Pollando

La vorto vojevodo devenas de la slava vorto voj-voda, kio signifas litere gvidanto de la armeo. Tiu titolo similas al la latindevena duko.

La malnova reĝlando Pollando havis vojevodiojn, sed ankaŭ la reĝoj de Moldavio kaj Valaĥio estis vojevodoj. La nomo Vojvodino de norda regiono en Serbio simple signifas vojevodio.

Provincoj de Pollando

La administra reformo (ekfunkciis la 1-an de januaro 1999) estas farita por krei 16 grandajn provincojn en la Eŭropa Unio. Pli frue la vojevodioj estis tro malfortaj por efektive uzi monhelpon kaj administri ilin.

Nuntempe en Pollando ekzistas:

kodoprovincoprovinca(j)
ĉefurbo(j)
grandeco
km²
loĝantaro
(31.12.2007)
flagoblazono
02
Malsuprasilezia
(dolnośląskie)
Vroclavo19 946,772 878 410
04
Kujavia-pomeria
(kujawsko-pomorskie)
Bydgoszcz ¹
Toruń ²
17 971,692 066 136
06
Lublina
(lubelskie)
Lublino25 122,502 166 213
08
Lubuŝa
(lubuskie)
Gorzów Wielkopolski ¹
Zielona Góra ²
13 987,881 008 481
10
Lodza
(łódzkie)
Lodzo18 218,962 555 898
12
Malgrandpollanda
(małopolskie)
Krakovo15 182,793 279 036
14
Mazovia
(mazowieckie)
Varsovio35 558,145 188 488
16
Opola
(opolskie)
Opolo9 411,671 037 088
18
Ĉekarpata
(podkarpackie)
Rzeszów17 845,732 097 338
20
Podlaĥia
(podlaskie)
Bjalistoko20 187,011 192 660
22
Pomeria
(pomorskie)
Gdansko18 310,222 210 920
24
Silezia
(śląskie)
Katowice12 333,514 654 115
26
Sanktakruca
(świętokrzyskie)
Kielce11 710,201 275 550
28
Varmia-mazuria
(warmińsko-mazurskie)
Olŝtino24 173,321 426 155
30
Grandpollanda
(wielkopolskie)
Poznano29 826,513 386 882
32
Okcidentpomeria
(zachodniopomorskie)
Szczecin22 892,481 692 271
(¹) – sidejo de provincestro, (²) – sidejo de provinca deputitaro (sejmik)

Vidu ankaŭ