Zurzach (distrikto)

distrikto en Svislando
(Alidirektita el Distrikto Zurzach)

La distrikto Zurzach estas administra unuo de Kantono Argovio. Ĝi havis 31420 loĝantojn la 31-an de decembro 2007. Ĝia ĉefloko estas la komunumo kaj kuracloko Bad Zurzach.

Zurzach
Blazono de la distrikto Zurzach
La turo de Bad Zurzach
Mapo de la distrikto Zurzach
Distriktoj de Kantono Argovio
Kantono Argovio
ĈeflokoBad Zurzach
Geografia situo663546 / 270635 (mapo)47.5833333333338.283333333333347° 35′ N, 8° 17′ O; CH1903: 663546 / 270635 (mapo) f1

Map

Nombro de loĝantoj31420  (2007-12-31)
Areo129,99 km²
Loĝantardenseco241,71 loĝantoj/km²
Federacia Kodo1911
vdr

Geografio

La distrikto Zurzach, kiu en la loka alemana lingvo ankaŭ nomiĝas Zurzibiet situas en nordoriento de Kantono Argovio, ĉe la suda bordo de la rivero Rejno. Ĝi entendiĝas en la valo de la rivero Surbo, kiu alfluas en Döttigen al la rivero Aro kaj en la nordokcidento de la distrikto inter la komunumoj Koblenz kaj Leuggern situas la alfluejo de Aro al Rejno.

Ekonomio

Dum la distriktĉefloko Bad Zurzach mem vivas preicipe pri la kuracturismo en Leibstadt en okcidento de la distrikto situas la plej granda nuklea centralo de Svislando, kiu liveras preskaŭ 20% de la svisa elektro. Krome en Döttingen troviĝas sur artefarita insulo de la rivero Aro aliaj nukleaj centraloj, nome la du nukleaj centraloj de Beznau. Beznau 1 estas la plej malnova ankoraŭ funkcianta nuklea centralo en Svislando, kiu utiligas malnovan reaktortipon kaj estas ofte kritikita pro sekurecaj mankoj. La 4-an de decembro 2008 la elektroindustrio deponis permespeton por konstruo de 3-a nuklea reaktoro en Beznau. Se oni konsideras, ke en Würenlingen apud la limo de la distrikto Zurzach krome situas la nuklea esplorcentralo, kie ankaŭ troviĝas la provizora nuklea rubdeponejo de Svislando, oni povas diri, ke tiu regiono estas regiono kun tre alta "nuklea denseco".

Trafiko

Tra la distrikto pasas laŭlonge de la Rejno trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj, de Bazelo ĝis Eglisau, kiu tamen inter Koblenz kaj Laufenburg nuntempe estas uzata nur por vartransporto. Alia linio konektas la komunumon Koblenz kun Brugg. La linio de Zurzach al Eglisau estas servata de la turgovia fervojkompanio THURBO.

La distrikto Zurzach konsistas el 23 komunumoj (stato 2009). Jen la aktuala listo:

Komunumoj de la distrikto Zurzach

BlazonoNomoLoĝantoj
(2007-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Bad Zurzach40586.524323
Baldingen2772.824301
Böbikon1862.604302
Böttstein37597.434303
Döttingen35336.924304
Endingen19238.464305
Fisibach3695.774306
Full-Reuenthal8284.824307
Kaiserstuhl4010.324308
Klingnau30186.714309
Koblenz15814.094310
Leibstadt13026.394311
Lengnau246012.674312
Leuggern207913.764313
Mellikon2532.704314
Rekingen9543.104315
Rietheim7093.924316
Rümikon2102.914317
Schneisingen12718.264318
Siglistorf5745.514319
Tegerfelden9977.114320
Unterendingen3503.454321
Wislikofen3283.754322
Totale (23)31'420129.991911

Eksteraj ligiloj

Distrikto Zurzach
Bad Zurzach - Baldingen - Böbikon - Böttstein - Döttingen - Endingen - Fisibach - Full-Reuenthal - Kaiserstuhl - Klingnau - Koblenz - Leibstadt - Lengnau - Leuggern - Mellikon - Rekingen - Rietheim - Rümikon - Schneisingen - Siglistorf - Tegerfelden - Unterendingen - Wislikofen