Divizio 1A

plej alta ligo de klubaj teamoj el viraj, plenaĝaj, profesiaj futbalistoj en Belgio

La Divizio 1A, oficiale ekde 2016 Jupiler Pro League (1A) pro sponsorado - france tradicie nomata Division 1A, nederlande kutime daŭre Eerste klasse, "Unua ligo" - estas la plej alta ligo de klubaj teamoj el viraj, plenaĝaj, profesiaj futbalistoj en Belgio. Ĝin organizas la Reĝa Belga Futbala Asocio, nederlande Koninklijke Belgische Voetbalbond, france Union Royale Belge des Sociétés de Football-Association kaj germane Königlicher Belgischer Fußballverband.La unua liga ĉampioneco estis okazigita en 1895/96, igante la unuan belgan ligon unu el la plej malnovaj futbalaj ligoj en la mondo. La bierfarejo Anheuser-Busch InBev kun sia marko Jupiler el precipe franclingva urbo Lieĝo (Liège/Luik/Lüttich) nun estas sponsoro de la ligo kaj kaŭzis la nunan nomon, baze en la angla, kvankam la angla tute ne estas oficiala lingvo en Belgio.

Divizio 1A
nacia futbala ligo
nacia ĉampionkonkurso
Komenco1895 vd
Lando(j) Belgio
RetejoOficiala retejo
vdr

La ĉampiono en 2023 estas la klubo Royal Antwerpen (oficiale je angla nomo Royal Antwerp Football Club, evidente el Antverpeno), sed sume plej ofte en la historio ĉampionis la klubo RSC Anderlecht (prononco nederlande ɑndərˌlɛxt, france ɑ̃dɛʁlɛkt) el la dulingva Brusela Ĉefurba Regiono - laŭ la stato de 2023 entute 34-foje.