Dollberg

La monto Dollberg situas en Schwarzwälder Hochwald, parto de la mezmontaro Hunsrück sur la limo inter la distriktoj Trier-Saarburg en Rejnlando-Palatinato (nordokcidento) kaj St. Wendel en Sarlando (sudoriento) kaj estas kun alteco de 695,4 m la plej alta monto de tiu federacia lando. Gi apartenas al la montoj Dollberge.

Dollberg
monto
Alteco695,4 m ü. NHN
Situodistriktoj Trier-Saarburg kaj St. Wendel; Sarlando, Rejnlando-Palatinato, Germaujoo
MontaroDollberge
Geografia situo, 7° 1′ O (mapo)49.6297222222227.014444444444549° 38′ N, 7° 1′ O (mapo) f4
Dollberg (Sarlando)
Dollberg (Sarlando)
DEC
Situo de Dollberg
Map
Dollberg
vdr

Geografio

Situo

La Dollberg situas en la Naturparko Saar-Hunsrück, tuj sur la norda limo de Sarlando al Rejnlando-Palatinato, en la sudoriento de la Dollberge. Ĝia pinto troviĝas 1,4 km sude de Neuhütten (Rejnlando-Palatinato) kaj 3,5 km nordnordoriente de Otzenhausen, 3,8 km nordokcidente de Eisen kaj 4,5 km nordoriente de Nonnweiler (Sarlando) sur la teritorio de Sötern, komunuma parto de Nohfelden, situanta 5,3 km sudokcidente de Dollberg.

Akvejoj

Ĉe la suda deklivo de la Dollberg fontas la rojon Känel- kaj Waldbach (Krippbach) la maldekstra kaj dekstra fontrojo de la Söterbach. Pli sude situas la fonto de la alfluanto de la rivero Prims, la Münzbach. Okcidente de la arbarkovrata monto entendiĝas ĉe la rivero Prims la Primstalsperre (baraĵlago de la rivero Prims).

Protektejoj

Sur la sarlanda parto de la monto Dollberg situas la naturprotektejo Dollberg. Ĝi havas grandecon de 29,87 ha.

Ringremparo de Otzenhausen

Je la sudokcidenta piedo de la Dollberg inter la monto kaj la loko Nonnweiler situas la ĉ. 2,5 km longa ringremparo de Otzenhausen, kelta fuĝburgo (opidumo) .

Referencoj


Eksteraj ligiloj