Doppleschwand

komunumo de Svislando

Doppleschwand estas komunumo en la distrikto Entlebuch en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 714 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Doppleschwand
Blazono de Doppleschwand
Blazono de Doppleschwand
Blazono de Doppelschwand
Doppleschwand
Doppleschwand
Doppelschwand
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
DistriktoEntlebuch
Koordinatoj 47° 1′ 7″ N 8° 3′ 20″ O / 47.01861 °N, 8.05556 °O / 47.01861; 8.05556 (mapo) 8° 3′ 20″ O / 47.01861 °N, 8.05556 °O / 47.01861; 8.05556 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj816 (2020)
Areo6,95 km²
Alteco751 m super marnivelo
Poŝtkodo6112
Komunumkodo1001
Mapo de Doppleschwand
Mapo de Doppleschwand
Situa mapo de Doppelschwand
vdr

Geografio

La komunumo situas sur teraso inter la riveroj Eta Emme kaj Granda Fontanne en la orienta parto de la regiono Entlebuch. La teritorio de la komunumo apartenas al la UNESKO-biosfero Entlebuch. La plej alta punkto de la komunumo situas sur la monto Goberfluh je alteco de 971 m. s.m., la vilaĝo mem sur 751 m s.m. kaj la plej malalta punkt ĉe la kunfluejo de Granda Fonntanne kaj Eta Emme je 590 m s.m.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Doppleschwand limas en nordo al Wolhusen, en oriento al Entlebuch, en sudo al Hasle, kaj en okcidento al Romoos.

Trafiko

Doppelschwand situas flanke de la gravaj trafikvojoj. En la valo ĉe la bordo de Eta Emme, iam ekzistis fervojhaltejo Romoos-Doppelschwand, kiu tamen situis for de la centroj de la du vilaĝoj. Nuntempe Doppelschwand atingeblas per la poŝtaŭtolinio de Romoss al Wolhusen.

Historio

La unua dokumenta mencio de Doppleschwand datiĝas el la jaro 1275 kiel Togelswande kaj Towenswande.

La pastra preĝejo, kiu estis unuan fojon menciita en la jaro 1275 estis supozeble fondita de la Liberuloj de Kapfenberg. En la jaro 1306 ĝi estis menciita kiel kilchoeri ze Toboltzwanden. La paroĥa interezrajto estis akirita en la jaro 1313 de la Senjoroj de Wolhusen kaj tiel la vilaĝo fariĝis habsburga. Ek de 1386 ĝis 1478 la paroĥo estis lucerna servuto de la familio de Lützshofen. Poste ĝi estis donacita al la Abatejo Beromünster kaj en la jaro 1480 integrita al ĝi. Okaze de la Helveta Revolucio en la jaro 1798 estis fondita sur la teritorio de la paroĥo la hodiaŭa politika komunumo.

Eksteraj ligiloj