Dunatria guanilato

kemia kombinaĵo
Dunatria guanilato
Kemia strukturo de la
Dunatria guanilato
3D Kemia strukturo de la
Dunatria guanilato
Alternativa(j) nomo(j)
  • Guanilato de natrio dubaza
  • Hidrogena guanilato de natrio
  • Biguanilato de natrio
  • Dunatria 5-guanilato
Kemia formulo
C10H12N5Na2O8P
CAS-numero-kodo5550-12-9
ChemSpider kodo20407
PubChem-kodo21712
Fizikaj proprecoj
AspektoBlankaj aŭ senkoloraj kristaloj
Molmaso407.1843 g mol−1
Fandopunkto300 °C
Bolpunkto890.2 °C
SolveblecoAkvo:>50 g/L
NesolveblecoEtero: nesolvebla
Ekflama temperaturo492.2 °C °C
Sekurecaj Indikoj
Risko
SekurecoS24 S25
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS SignalvortoAverto
GHS Deklaroj pri damaĝojH320, H301+331, H301+311+331
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP332+313, P337+313, P304+312
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Dunatria guanilato, guanilato de natrio dubazaC10H12N5Na2O8P estas natura dunatria salo de "guanilata acido" kaj natria hidroksido, blanka substanco, uzata kiel gustigilo en nutro-industrio sub numero E627. Ĝi ordinare uzatas kune kun glutamata acido.

Ĉar ĝi estas tre altkosta aldonaĵo, ĝi ne uzatas sendepende de la glutamata acido. Kiam dunatria glutamato ĉeestas en listo de ingrediencoj kaj ununatria glutamato laŭŝajne ne, probable la glutamata acido estas parto de alia ingredienco samkiel komplekso da sojo-proteino. Ĝi ofte aldonatas al nutraĵoj kune kun dunatria inozinato, kaj tiu kombinaĵo estas konata kiel dunatrio 5'-ribonukleotido[1].

Dunatria guanilato estiĝas ekde sekigita fiŝo aŭ sekaj algoj kaj ofte aldoniĝas al rapidofaraj makaronioj, frititaj terpomoj kaj aliaj manĝetoj, bongustaj rizoj, konservitaj vegetaloj, fumigitaj viandoj, kaj enpakigitaj supoj.

Nutro-informado

Dunatria guanilato ne estas sekura por beboj malpli ol dekdu semajnoj, kaj ĝenerale ĝi devas evitiĝi de astmuloj kaj homoj suferantaj pri podagro, pro tio ke guanilatoj metaboliĝas al purinoj. Tamen, la tipaj kvantoj trovataj en nutraĵoj ĝenerale estas tre malalta por produkti konsiderindajn flankefikojn. Ĉar ofte ĝi devenas el fiŝaj produktoj, vegetaranoj kaj legomo-manĝantoj eble deziros eviti ĝin escepte kiam la produkto estas specife identigita al veganoj aŭ vegetaranoj. Tiaj identigoj postulas la uzon de nebestaj derivitaj fontoj, tiel kiel algojgistoj.

Literaturo

Referencoj