Dzan

Dzán estas unu el la 106 komunumoj de la meksika subŝtato Yucatán, kiu estas unu el la tri meksikaj subŝtatoj sur la duoninsulo Jukatano. La ĉefurbo de la komunumo estas la samnoma Dzán. La komunumo apartenas al la regiono 8 (Sur Poniente). Ĝi estas en la sudokcidenta parto de Yucatán kaj havas limojn kun Campeche kaj al la regionoj 5, 6, 7 kaj 9. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 31025.

Dzán
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
StatusoKomunumo
LandoMeksiko
ŜtatoYucatán
Poŝtkodo97854
Kodo laŭ 31 025
Politiko
UrbestroBenito Daniel Cabrera Chable (PRI)
Demografio
Loĝantaro4 587
Loĝdenso67 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 89° 27′ U (mapo)20.4-89.45 [+]
Alto26 m
Areo61,3 km² (6 130 ha)
HorzonoUTC -6
Dzán (Jukatanio)
Dzán (Jukatanio)
DEC
Situo de Dzán
Dzán (Meksiko)
Dzán (Meksiko)
DEC
Situo de Dzán

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dzan Municipality [+]
vdr
La situo de la regiono 8 en Yucatán

Geografio

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 4587 loĝantojn. El tiuj estis 2222 viroj kaj 2365 virinoj. La komunumo havas surfacon de 61,3 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 26 metroj super la marnivelo.

Klimato

En la komunumo jare falas averaĝe 82,7 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 21,1 °C. Ĝenerale la klimato estas varma kaj duonhumeda. La pluva sezono ĝenerale komencas fine de majo kaj ĝi daŭras ĝis oktobro. Plej malvarmaj monatoj estas januaro kaj decembro kaj plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto.

Sociogeografio

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 2660 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 2229 scipovis legi kaj skribi kaj 431 personoj estis analfabetoj. Do 16,2% de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 4316 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 3312 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 76,7% de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La ĉefa indiĝena lingvo en Yucatán estas la jukatana majaa lingvo, ankaŭ nomita Majatano.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj