Eŭsklingva Vikipedio

la enciklopedio Vikipedio en la eŭska lingvo

Eŭsklingva Vikipedio estas la eŭsklingva versio de Vikipedio. La 7-an de novembro 2003 ĉefpaĝo estis kreita, kvankam la unua komenco estis la 6-a de decembro 2001[1]. La 15-an de marto 2007 la limo de 17.000 artikoloj estis superita, atinginte la 42-an rangon de ĉiuj eldonoj laŭ la nombro de artikoloj.

Eŭsklingva Vikipedio
Retadresoeu.wikipedia.org
KategorioVikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvoeŭska
PosedantoFondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 1-a de majo 2024
Artikolnombro431 619
Profundeco14.3
Paĝoj937 571
Redaktoj9 736 075
Uzantoj160 769
Aktivaj uzantoj496
Administrantoj12
Dosieroj0
v • d • r

La 25-an de januaro 2008 Eŭsklingva Vikipedio gajnis premion Argia sariak, atribuitan de revuo Argia. La 6-an de aprilo 2008, Eŭsklingva Vikipedio superis la limon de 25.000 artikoloj; la 19-an de februaro 2009, de 35.000 artikoloj; la 15-an de julio 2009, de 40.000 artikoloj kaj la 13-an de oktobro 2009 de 45.000 artikoloj. La 30-an de decembro 2009 oni atingis 50.000 artikolojn. La 12-an de aprilo 2010 la limo de 55.000 artikoloj estis trapasita.

La 9-an de junio 2010 televida kateno ETB3 elsendis raporton pri Eŭsklingva Vikipedio[2]. La 8-an de novembro 2010 la limo de 60.000 artikoloj estis trapasita. La 1-an de majo 2024 ĝi enhavas 431 619 artikolojn.

Statistikoj

Nombro da
artikoloj
DatoArtikoloUzanto
16-a de decembro 2001LurraDrpolilla
1.00030-a de aprilo 2004
5.00028-a de januaro 2006
10.00028-a de majo 2006
20.00010-a de septembro 2007
25.0006-a de aprilo 2008Euskal Herriak Bere EskolaTheklan
30.00012-a de septembro 2008SexuTheklan
40.00015-a de januaro 2009Eden ProjectEuskalduna
45.00013-a de oktobro 2009Xinmin HiriaZariquiegui
50.00030-a de decembro 2009‎ErrinozeroTheklan
60.0008-a de novembro 2010Posta kodeTheklan
70.00018-a de aprilo 2011ÉcuratTheklanBot
80.00022-a de aprilo 2011Kolonbiako geografiaXirkan
90.0001-a de majo 2011Isabel FarnesioXabitxu
100.00022-a de majo 2011Euskararen debekuaKunlaboro de uzantoj de Eŭsklingva Vikipedio

Tagoj kun plej multaj redaktoj


Evoluo de Vikipedio

Nova diskutejo

Fine de julio 2009 estis organizita voĉdonado por aŭ kontraŭ propono dissplitigi diskutejon. Propono estis akceptita per kvar voĉoj "por" kaj tri voĉoj "kontraŭ".

Tiel, Diskutejo estis dissplitigita en kvar partojn albisteak, politikak, eskariak kaj laguntza.

Portaloj

En oktobro 2009 uzantoj de Eŭsklingva Vikipedio kreis kvin portalojn:

Geografio

Lingvo

Historio

Nova Ĉefpaĝo en 2010

La 18-an de marto 2010 estis enkondukita nova ĉefpaĝo.

Emblemoj

Krom la ĉefa emblemo, la eŭsklingva vikipedio uzas malsamajn emblemojn por Euskal Astea aŭ aliaj specialaj okazoj:

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj